World of Tanks (esperante Tanka mondo) estas videoludo, kreita de belorusa firmao Wargaming.net. Ĝi estas liberigita por Vindozo en 2010 per senpaga softvaro. Tio estas simulado de amase pluraj luktantaj tankoj. Ĝi gajnis la rekordon por "granda nombro da ludantoj konektitaj samtempe en sama servilo" kun entute 155.000 ludantoj en la rusa servilo. Tutmonde estas 40 milionoj da registrintaj uzantoj.

World of Tanks
Disvolvo Wargaming
Eldoninto Wargaming
Distribuo Microsoft Store
Serio World of War
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro agludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Teen (Adoleskuloj)
vdr

Esenco de la ludo redakti

La ludo temas pri Dua Mondmilito. La ludanto havas hangaron, kiu entenas certan nombron da tankoj. Oni prezentas tankojn de sep nacioj: Sovetunio, Germanio, Usono, Francio, Britio, Ĉinio kaj Japanio. Tio estas realaj modeloj, samkiel prototipaj kaj skizaj projektoj, sume pli ol 200 tipoj.

Estas dek niveloj (1-10) kaj kvin klasoj de batalaj maŝinoj, kies uzado diferencas:

La ludanto havas kelkajn resursojn: sperton, arĝenton (luda mono), oron (akirata por reala mono). La sperto permesas esplori detalojn kaj novajn tipojn de tankoj. Por la arĝento oni riparas, bonigas kaj aĉetas tankojn, akiras municion ktp. La oro donas kromajn povojn: aĉeti "premiumajn" tankojn, certan ekipaĵon, vastigi hangaron ktp. Oni povas ankaŭ akiri por oro "premiuman" konton, kiu donas kelkajn avantaĝojn al ludanto (ekzemple, profito da arĝento kaj sperto pliigas je 50%). Tamen, la oro ne estas necesa: la ludanto povas atingi bonajn rezultojn sen ĝi.

En norma batalo luktas du teamoj po 15 ludantoj, kiuj estas elektataj hazarde, sed havas apudan forton de tankoj. Ilia "nacieco" kaj uzo en reala historio ne gravas. Ĉiu teamo strebas preni la malamikan bazon kaj defendi la propran (bazoj estas cirkloj, desegnitaj sur la tero). Alia metodo venki estas neniigi ĉiujn malamikojn. Nula matĉo eblas ankaŭ. Krome, estas du aliaj tipoj de batalo. Dum "Sturmo" unu teamo defendas sian bazon, kaj la alia penas preni ĝin; dum "Renkonta batalo" ambaŭ teamoj penas preni neŭtran bazon. Fine, ekzistas "Tutmonda mapo", kie ludaj klanoj luktas pro provincoj, kaj rotaj bataloj. Ludanto povas ricevi "medalojn" pro neordinaraj atingoj (ekzemple, neniigi sole la tutan malamikan teamon).

Fiziko en la ludo estas proksima al reala, inkluzive balistiko kaj damaĝa modelo de tankoj. Interalie, difektoj de detaloj (motoro, brulaĵa ujo ktp.) kaŭzas problemojn - incendion, halton, eksplodon ktp. Tamen, la regado estas sufiĉe facila kaj ne similas al reala, por la ludo ne estu tro laciga. Se la tanko pereis en batalo, ĝi estas riparebla poste. La tankistoj akumulas sperton kaj akiras novajn scipovojn, depende de ilia specialeco. Iliaj kontuzoj ankaŭ malfaciligas regadon de la tanko, sed post batalo ili "viviĝas".

La ludo enhavas pli ol 30 mapojn, kiuj prezentas precipe fikciajn lokojn, sed situas en realaj landoj. Tio estas batalkampoj en Eŭropo, Afriko, Sovetunio, Fora Oriento. Krome, ekzistas mapoj en regionoj, kie dum Dua Mondmilito okazis neniuj teraj bataloj - kiel Anglio kaj Norda Ameriko.

La konstruistoj aktive subtenas la ludon. Ili renovigas ĝin, faras konkursojn, okazigas specialajn agojn (dum kiuj, ekzemple, efikas rabatoj kaj grandiĝas enspezo). Ĉe la oficiala retejo ekzistas detala vikio.

Eksteraj ligiloj redakti