Wulfstan la 2-a (foje nomata Lupus - "lupo"; m. la 28-an de majo 1023) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio. Li famis pro prediko pri katastrofoj en Anglio.

Wulfstan la 2-a
ĉefepiskopo de Jorko
Persona informo
Naskiĝo
Morto 28-an de majo 1023 (1023-05-28)
en Jorko
Tombo Katedralo de Ely vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto • politikologo • katolika episkopo vd
episkopo de Londono
Dum 9961002
episkopo de Worcester
Dum 10021016
ĉefepiskopo de Jorko
Dum 10021023
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis la onklo de du episkopoj de Worcester: Sankta Wulfstan kaj Beorhtheah (episkopo 1033-1038). Plej verŝajne li estis benediktana monaĥo. En 996 li konsekriĝis kiel episkopo de Londono. Estas aro de pentemaj leteroj, el kiuj Wulfstan verkis tri, kaj papoj verkis kvin. Li subskribis la leterojn per lupus episcopus, kiu signifas episkopo lupo.

En 1002 li estis elektita ĉefepiskopo de Jorko. La ofico donis al li kontroladon de la diocezo de Worcester. Tiutempe kutimis ke la ĉefepiskopo de Jorko ankaŭ estis episkopo de pli suda diocezo, kaj ĝis 1016 Wulfstan estis ankaŭ la episkopo de Worcester.

Li ĝuis la favoron de Ethelred la Malpreta, kaj de 1005 al 1016 preparis malnetojn de ĉiuj ties leĝoj. Post kiam Knuto la Granda kaptis Anglion en 1016, Wulfstan daŭre estis reĝa konsilisto pri leĝoj. Per lia influo reordiĝis la leĝa sistemo de Anglio post disraboj de la skandinavoj, kaj la leĝoj validis eĉ post kiam Vilhelmo la 1-a konkeris Anglion.

En 1009 li verkis la reĝan dekreton per kiu Ethelred komandis la anglojn fasti tri tagojn por gajni la favoron de Dio dum danaj disraboj: la popolo manĝu nur panon kaj trinku nur akvon, ĉeestu meson ĉiun tagon (nudpiede marŝante al preĝejoj), kaj pagu imposton. Ĉiu ajn kiu ne obeis estu monpunata aŭ skurĝata.

Wulfstan kolektis librojn, aparte pri juraj kaj ekleziaj aferoj.

Li mortis la 28-an de majo 1023. Li entombiĝis en la monaĥejo de Ely.

Predikoj redakti

 
Paĝo el manuskripto de Sermo Lupi al Anglos en la Brita Biblioteko

Li famis ĉefe pro siaj predikoj, kiu elmontras lin kiel inter la plej flua proz-verkistoj en la anglosaksa lingvo. Li ofte uzis aliteracion, ripetadon kaj aliajn retorikajn rimedojn. Lia plej fama prediko estis Sermo Lupi ad Anglos (Prediko de la Lupo al la Angloj), en kiu li diris ke Anglio spertis katastrofojn pro la malbono de la loĝantoj.

Multaj aliaj predikoj pritraktis la lastajn tagojn de la mondo kaj la alvenon de Antikristo, kaj Wulfstan ja kredis ke la katastrofoj suferataj de Anglio signifas ke lia epoko estos tiu kiam alvenos Antikristo.