Wuthering Heights

anglalingva romano far Emily Brontë

Wuthering Heights (Sovaĝaj aŭ Ventegaj altaĵoj) estas la sola romano de Emily Brontë. Ĝi estis publikigita en 1847, sub la pseŭdonimo Ellis BELL, ĝi fariĝis klasikaĵo de la Angla literaturo kaj estis la fonto de multaj adaptoj, inkluzive de pluraj dramoj en filmo, radio, televido kaj muzikalo. Ĝi ankaŭ inspiris popularan kanzonon de Kate Bush. Post la morto de Emily, dua eldono estis editorita de ŝia fratino Charlotte Brontë.

Wuthering Heights
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Emily Brontë
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1847
Ĝenro gotika fikcio • Viktorina literaturo • gotika romano • Romantika romano • gota lingvo
Loko de rakonto JorkŝiroSovaĝaj Altaĵoj
vdr

La intrigo de la libro rakontas la historion de la neebla amo de Cathy, riĉa knabino, kaj Heathcliffe, sennoma cigana infano adoptita de la patro de la familio, kontraŭ la fono de la vivo de la kampara nobelaro en frua 19-a jarcento en Anglio. Timo ĉirkaŭ la sorto de la familibieno post la morto de la patro igas Heathcliffe malaperi kaj vagadi, manĝita de ĵaluzo kaj sentoj de malsupereco. Li revenas post jaroj, riĉa sed amara kaj avida je venĝo, kaj vivas en la ombro de memoro de la sola amo de sia vivo.

Vidu ankaŭ redakti