Xosé Neira Vilas

Xosé Neira Vilas ([ŝose' nejra bilas]) (naskiĝis la 3-an de novembro 1928 en la vilaĝo Gres (municipo Vila de Cruces), mortis la 27-an de novembro 2015) estis galega verkisto.

Xosé Neira Vilas
Persona informo
Naskonomo Xosé Santiago Neira Vilas
Naskiĝo 3-an de novembro 1928 (1928-11-03)
en Santiago de Compostela
Morto 27-an de novembro 2015 (2015-11-27) (87-jaraĝa)
en Gres, Vila de Cruces
Tombo Gres, Vila de Cruces vd
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Bonaero vd
Subskribo Xosé Neira Vilas
Familio
Edz(in)o Anisia Miranda vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • eseisto vd
Laborkampo Galeglingva literaturoĵurnalismohispana literaturo vd
Aktiva en Bonaero vd
Aktiva dum 1960–2015 vd
Verkado
Verkoj Memoraĵoj de kampara knabo ❦
Q123059324 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Neira Vilas subskribas sian verkon

Vivo redakti

Xosé, filo de kamparanoj, studis komercadon koresponde kaj eklaboris kiel kontisto. En januaro 1949 li elmigris al Bonaero de Argentino, kaj tiel li kontaktis anojn de galegismo (politika kaj kultura defendo de la galegaj interesoj), kiel la verkistojn Luís Seoane, Rafael Dieste, Ramón Suárez Picallo, Lorenzo Varela kaj Ramón de Valenzuela, kaj en 1953 li fondis la Galegisman Junularon. En Bonaero li studis ĵurnalismon. En 1957 li edziĝis al la galegida kuba verkistino Anisia Miranda kaj ambaŭ kunfondis la eldonejon Follas Novas (ĝia nomo estas la titolo de konata verko de Rosalía de Castro). En 1961 ili ekloĝis en Havano de Kubo.

En 1969 li fondis en Havano la Galegan Fakon de la Instituto pri Literaturo kaj Lingvistiko de la Akademio de Sciencoj de Kubo, fakon kiun li estris dum dudek du jaroj. De 1983 ĝis sia emeritiĝo li laboris kiel ĉefredaktoro de la infana revuo Zunzún.

Post tridek unu jaroj en la kariba insulo, ili emeritiĝis kaj vojaĝis en Galegion en 1994; tie, en Gres, ili kreis kaj regis la Fondaĵon Xosé Neira Vilas kaj plu laboris en la kampoj de kulturo kaj ĵurnalismo. Anisia Miranda forpasis en 2009.

Xosé Neira Vilas estis membro de la Reĝa Galega Akademio, honora doktoro de la Universitatoj de Koruno kaj Havano, ricevis la Premion de la Hispana Kritiko (en la branĉo prozo) kaj la Premion de la Galega Kritiko (eseo). Krome li interalie ricevis la medalon Castelao, la premion Celanova Casa dos Poetas, la Premion Laxeiro, la Premion Trasalba (2004) kaj la Oran Medalon de Galegio (2015). Li estis nomumita honora membro de la Asocio de Verkistoj en la Galega Lingvo en 1999.

La 27an de novembro 2015 li mortis 87-jara, en sia hejmo.

Verkoj redakti

 
La katafalko de Xosé Neira Vilas en la Panteono de Eminentaj Galegoj, en Santiago-de-Kompostelo, antaŭ lia enterigo en Gres.

Lia verko Memorias dun neno labrego (Memoraĵoj de kampara knabo) estas la plej legata libro de la galega literaturo. Kaj ĉi tiu kaj aliaj postaj verkoj, spegulas la kamparan mondon kaj elmigradon. Eblas distingi du grupojn de romanoj pri la kamparo: kun infana ĉefrolulo kaj kun plenkreska ĉefrolulo.

La unuaj formas la tiel nomatan infan-ciklon kaj estas: Memorias dun neno labrego (Memoraĵoj de kampara knabo, 1961), Cartas a Lelo (Leteroj al Lelo, 1971) kaj Aqueles anos do Moncho (Tiuj jaroj de Moncho, 1977).

La alian grupon, krude reflektantan la galegan kamparon de adolta perspektivo, konsistigas: Xente no rodicio (Homoj en la muelrado, 1965), A muller de ferro (La fer-virino, 1969) kaj Querido Tomás (Kara Tomás, 1980).

Iom malsamaj, kvankam temantaj ankaŭ pri la ruro, estas Lar (Hejmo, 1973), Nai (Panjo, 1980) kaj Pan (Pano, 1986). La mondo de elmigrintoj aperas en Camiño bretemoso (Nebula vojo, 1967), en la rakontaro Historias de emigrantes (Historioj de elmigrintoj, 1968), en Remuíño de sombras (Ombro-kirlo, 1972) kaj en Tempo novo (Nova tempo, 1987). Dum la historio de Historias de emigrantes kaj tiu de Remuíño de sombras okazas en Bonaero, en Tempo novo ĉio disvolviĝas en la postrevolucia Kubo.

Neira Vilas verkis ankaŭ infanlibrojn, el kiuj menciindas Espantallo amigo (Amiko birdotimigilo, 1971), O cabaliño de buxo (La buksa ĉevaleto, 1971), A marela Taravela (La bovino Taravela, 1976), Contos vellos pra rapaces novos (Malnovaj fabeloj por infanoj, 1983), De cando o Suso foi carteiro (Kiam Suso iĝis poŝtisto, 1988) kaj Chegan forasteiros (Venas fremduloj, 1992).

Kunlabore kun la edzino, Anisia Miranda, li publikigis poem- kaj kanto-libron titolitan Cantarelas e contos prá xente miúda (Kanzonetoj kaj fabeloj por etuloj, 1975).

Liaj poeziaj libroj estas Dende lonxe (De for, 1960), Inquedo latexar (Maltrankvila korbatado, 1969), Poesía recadada (Gardita poezio, 1994), Dende Gres (El Gres, 2004), Cantos de sol a sol (Kantoj de sunleviĝo ĝis sunsubiro, 2014) kaj Cantos que veñen de lonxe (Kantoj el la foro, libro kaj KD kun muziko de Xervasio Sánchez, 2014).

Li tradukis en la galegan verkojn de Nicolás Guillén, Ho Chi Minh, José Martí, Alejo Carpentier kaj Claudio Guillén.

El inter liaj gravaj ĵurnalismaj verkoj elstaras Galegos no Golfo de México (Galegoj en la Meksika golfo, 1980), Castelao en Cuba (Castelao en Kubo, 1983), A prensa galega en Cuba (La galega gazetaro en Kubo, 1985), Guerrilleiros (Gerilistoj, 1991), Na outra banda do mar (Sur la alia marbordo, 1992), A lingua galega en Cuba (La galega lingvo en Kubo, 1995), Galegos que loitaron pola independencia de Cuba (Galegoj luktintaj por la sendependiĝo de Kubo, 1998), Manuel Murguía e os galegos da Habana (Manuel Murguía kaj la galegoj el Havano, 2000) k.a.

En esperanto redakti

Memoraĵoj de kampara knabo aperis en julio 2017 ĉe la eldonejo Mondial de Novjorko, en traduko de Suso Moinhos. Ĝi enhavas antaŭparolon de Iolanda Galanes, de la Universitato de Vigo, fotaron de la aŭtoro, kronologion de la vivo de la aŭtoro kaj la libro, kaj ankaŭ la originalajn desegnojn de Isaac Díaz Pardo, aperintajn en la unua eldono en Galegio. La libro estis inkludita en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. En septembro 2016 ĝi estis prezentita en la 32a ARKONES antaŭ ĝia apero, kaj kelkajn tagojn poste en la Universitato de Vigo, kadre de internacia kongreso pri tradukado.

El la libro jam antaŭe aperis la ĉapitro titolita "Pachín" en Beletra Almanako 9.

Eksteraj ligiloj redakti