YōseiJosej (japane: 妖精, laŭvorte "sorĉa spirito") estas japana vorto tradukebla kiel Feo[1]. Hodiaŭ tiu vorto ĝenerale rilatas al spiritoj de okcidentaj legendoj, sed foje ĝi ankaŭ povas signifi estaĵon el originala japana folkloro[2]. Ekzemple, laŭ popola kredo de la Gubernio Ivato, oni jam timis, ke la Josej povas revivigi la mortintojn. Estas ankaŭ menciite, ke homoj de Monto de Penglai estas malgrandaj feoj, kiuj ne scias pri grandaj malbonoj kaj tial iliaj koroj neniam maljuniĝas. Ankaŭ la ajnuoj parolas pri raso de malgrandaj homoj konata kiel Koro-pok-kuru en sia folkloro. Alia fe-simila estaĵo de Japanio estas la Kijimuna, arbospiritoj kalkulitaj en la Riukiuana religio de Okinavo.

La domaj spiritoj Zashiki-warashi estas priskribitaj kiel la grandeco de kvin aŭ sesjara infano kaj inklinaj al sendanĝeraj bubaĵoj kaj foje kaŭzantaj petolojn.

Referencoj redakti