Yagi Hideo

japana esperantisto

D-ro YAGI Hideo (japane 八木 (やぎ) 日出雄 (ひでお) [jagi hideo]; naskiĝis en 1899 en Nada-kvartalo de Kobeo; mortis la 6-an de majo 1964) estis japana esperantisto kaj ginekologo. Li estis profesoro de medicina fakultato Okayama kaj estris kancerinstituton.

Li ekkonis Esperanton en 1914. En 1919 li fondis grupon en Tria Nacia Kolegio, 1920 ĝian organon Libero. De 1959 li estis estrarano de UEA, de 1962 ĝis iom antaŭ sia morto li funkciis kiel prezidanto. La 50-a UK 1965 en Tokio en 1965 estis iniciato ĉefe de Yagi.

Li prelegis en la Internacia Somera Universitato en la 39-a UK 1954 pri "La problemo de loĝantaro en Japanujo", kaj en la 43-a UK 1958 pri "Damaĝo de la Atombombo en Postaj Jaroj".

Nekrologo aperis en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1964-2, p. 1.

Verkoj redakti

  Trovu « Yagi Hideo » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Kurslibro de Esperanto, 1921
  • Japana-Esperanta Vortareto (kun Sakurada, Yasuda, Okumura), 1922
  • Fremdlingva Problemo en Japanujo, 1924.
  • Kie estas volo, tie estas vojo, 2006 (liaj verkoj, biografio kaj rememoroj)
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Harry Holmes19621964Ivo Lapenna