Yahya Jammeh respektive plennome Yahya Abdul-Azziz Jemus Junkung Diliu Jammehdjole يحيا آبدل-آزٌيز جمس خنكنغ ديلليو جمح (prononco "JAHja ĜAmeh", naskiĝis la  25-an de majo 1965(nun 1965-05-25) (do nun 58-jara) estas gambia politikisto. Ekde la 22-a de julio 1994 li estas la ŝtata prezidanto de Gambio.

Ekscelenco
Yahya Jammeh
Persona informo
Yahya Jammeh
Naskonomo Yahya Abdul-Aziz Jemus Junkung Jammeh
Naskiĝo la  25-an de majo 1965(nun 1965-05-25) (do nun 58-jara)
en Kanilai, Gambio
Religio islamo
Loĝloko Mongomo vd
Ŝtataneco Gambio vd
Alma mater Instituto de la Okcidenta Hemisfero por la Kunlaborado en Sekureco vd
Partio Alliance for Patriotic Reorientation and Construction vd
Familio
Patrino Asombi Bojang vd
Edz(in)o Zeineb Jammeh vd
Profesio
Okupo politikistooficiro • serial rapist vd
Aktiva dum 1984–2017 vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Gambio
Dum 22-a de julio 1994
Antaŭulo Dawda Jawara
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel gvidanto de la "armea provizora rega konsilio" (angle nomata Armed Forces Provisional Ruling Council) li prenis la politikan kontrolon de Gambio en sensanga armea puĉo en julio 1994, kaj estis elektita ŝtata prezidanto de Gambio du jarojn pli poste, en septembro 1996.[1]

Reelektoj redakti

Li fondis la politikan partion Alianco por Patriota Reorientiĝo kaj Konstruo, angle nomata "Alliance for Patriotic Reorientation and Construction", kaj formis ĝin tiel ke la partio garantias al li la politikan potencon en Gambio. La 18-an de oktobro 2001 li estis reelektita per proksimume 53 procentaĵoj de la voĉoj - internaciaj observantoj plejparte nomis tiun baloton liberaj kaj justaj,[2] kvankam en iuj kazoj voĉdonantoj estis malferme timigitaj per registaraj fortoj kaj ŝanĝoj de la balota regularo efikis favore al la reganta reĝimo.[3]

Li triafoje kandidatis por la posteno de ŝtata prezidanto en la baloto de septembro 2006 - la baloto origine estis planata por oktobro sed estis plifruigita pro la islama fasta monato ramadano. En tiu baloto li estis reelektita per 67.3 procentaĵoj de la voĉoj kaj estis deklarita balota gajninto. La opozicia kandidato Ousainou Darboe kiel en 2001 atingis la duan lokon. Ousainou Darboe protestis kaj deklaris la baloton ne libera kaj justa, asertante ke vaste balotantoj estis timigitaj.[4]

En julio 2010 Yahya Jammeh publike eldiris ke "Ĉu homoj ŝatas tion aŭ ne, neniu puĉo finos mian regadon, neniuj balotoj povas fini mian regadon. Per dia graco mi regos tiun landon tiom longe kiom mi deziros kaj elektos iun por anstataŭi min." [5] La saman monaton li aldonis "Venu 2011 - Ĉu vi balotos por mi aŭ ne, mi gajnos" kaj "Se iu areo [de Gambio] elektos subteni la opozicion, lasu ilin procedi kaj ne atendu iun subtenon [por tiu areo] fare de mia regado".[6] La 8-an de novembro 2010 li anoncis sian deziron iĝi reĝo.[7]

La 2-an de decembro 2016 Adama Barrow, kandidato de la opozicio venkis en prezidenta baloto al la ĝistiama prezidento Yahya Jammeh, kiu dum 22 jaroj regis reĝimon diktatorecan.[8]

Notoj redakti