Yandex Market (ruse Яндекс.Маркет) estas la subfirmao de Yandex kiu okupiĝas pri retkomercaj servoj. Ĝi realigas tri projektojn: la servo Yandex Market, la retvendejaro Beru (ruse Беру; Mi prenas), platformo por translandlima komerco Bringly[1]. La kompanio estis fondita la 30-an de novembro 2000 kaj ĝis 2016 funkciis kiel fako de Yandex; en 2016 ĝi transformiĝis je aparta firmao[2].

Yandex Market
ruse Яндекс.Маркет
Yandex Market
ruse Яндекс.Маркет
interreta servo • reta bazaro vd
Dum 30-a de novembro 2000 - nekonata/nuntempe
Jura formo SLR
Fondita en 2000
Fondintoj Dmitry Zavalishin vd
Sidejo Moskvo (Rusio)
Lando Rusio
Estr(ar)o Maksim Griŝakov
Dungitoj 800
Agokampo retkomerco
Posedata de Yandex vd
TTT market.yandex.ru
vdr

Historio redakti

 
Konferenco de Yandex Market. 2013.
 
Distribuejo de Yandex Market. Tjumeno, Rusio. 2023

Printempe de 2000 la programistoj Dmitrij Zavaliŝin, Evgenija Zavaliŝina kaj Ilja Poloĵincev proponis al Yandex krei retservon, kiu helpus al konsumantoj rapide kaj facile trovi necesajn varojn kaj ricevis aprobon[3]. La 16-an de oktobro ekfunkciis la elektronika konsultanto Yandex Guru (ruse Яндекс.Гуру), kiu faris demandojn al konsumanto kaj surbaze de respondoj rekomendis varojn. Komence temis nur pri fotiloj, poŝtelefonoj kaj aŭtomobilaj muzikiloj[4]. La 30-an de novembro 2000 ekfunkciis Yandex Varoj (ruse Яндекс.Товары) — la servo, ebliganta traserĉi proponojn de vendejoj kaj aĉeti varojn, kiujn proponis Yandex Guru[5]. En aprilo 2002 al Yandex aliĝis la projekto Podberi.ru (ruse Подбери.Ру; Trovu konvenan), post kio ĉiuj tri servoj (Yandex Guru, Yandex Varoj kaj Podberi.ru) transformiĝis je unu vendoplatformo, kuniganta vendantojn kaj aĉetantojn. Ĝi ricevis la nomon Yandex Market (ruse Яндекс.Маркет)[6][7].

En februaro 2009 aperis ebleco vidi historion de siaj vizitoj al vendejoj kaj pritaksi retvendejon, en kiu oni aĉetis[8].

En septembro 2012 ekfunkciis retvendejo de vestoj garderob.yandex.ru, en kiu eblis vidi, kompari kaj elekti vestojn kaj akcesoraĵojn. Temis pri unu miliono da varoj el centoj da vendejoj[9].

En junio 2013 aperis sekcio kun rekomenditaj retvendejoj. Por ricevi tiun statuson vendejo devas subskribi kontrakton kun Yandex. Tio ebligis al fabrikantoj rekomendi vendejojn por aĉetado de iliaj produktoj. Tiaj vendejoj estas speciale markitaj[10].

En 2015 aperis la servo Yandex Liverado (ruse Яндекс.Доставка). Ĝi ebligis al retvendejoj subskribinte kontrakton kun ĝi ricevi aliron al servoj de pluraj transportaj firmaoj, liverante siajn varojn diversamniere al diversaj regionoj. La servo estas senpaga por la vendejoj kaj aĉetantoj kaj profitas per rabatoj de la transportaj firmaoj[11].

En 2016 la servo transformiĝis je aparta firmao[12].

En aŭgusto 2017 Yandex kaj Sberbanko anoncis kreadon de nova entrepreno surbaze de Yandex Market, en kiu ambaŭ kompanioj promesis investi sume 60 miliardojn da rubloj. Temis interalie pri evoluigo de eksterreta komerco, inkluzive kreadon de propraj vendejoj, stokejoj ktp. Antaŭe Sberbanko intertraktis kun la ĉina retvendejo AliExpress[13]. En aprilo 2018 la kontrakto estis aprobita de la Federacia Kontraŭmonopola Servo[14].

En majo 2018 Yandex Market lanĉis beta-version de la retvendejaro Beru (ruse Беру; Mi prenas), kreita danke al kunlaboro kun Sberbanko. Oni povas fari mendojn per retejo aŭ aplikaĵo[15]. En oktobro 2018 la beta-periodo finiĝis[16].

La 22-an de novembro 2018 ekfunkciis beta-versio de la translandlima vendejo Bringly. Ĝi proponis pli ol 4 milionojn da varoj el pluraj landoj. Livertempo variis de 45 ĝis 60 tagoj. Ĝi estis kreita kadre de kunlaboro de Sberbanko kaj Yandex Market[17].

En decembro 2018 en Yandex Market aperis sekcio, proponanta alkoholaĵojn (en testa reĝimo), sed jam en marto 2019 la Federacia Servo pri Reguligado de la Alkohola Merkato oficiale avertis la kompanion, ke distanca vendado de la alkoholaĵoj estas kontraŭleĝa, kaj postulis likvidi la leĝorompon en 60 tagoj[18].

La 4-an de decembro 2018 Yandex Market malfermis en Rostova provinco la unuan propran stokejon, destinitan por Beru.ru[19].

En majo 2019 Yandex Market interkonsentis pri luado de stokejoj en Moskva provinco por Beru.ru, sume temas pri 150 mil m²[20].

La 8-an de julio 2019 aperis nekonfirmtaj informoj pri malkontento de Sberbanko pri kunlaboro kun Yandex Market kaj ĝiaj planoj ĉesigi ĝin. Oni diris ke la projekto Beru.ru ne atingis planitajn celojn, do Sberbanko pripensas aĉeti la jam sukcesajn projektojn kiel OzonAvito. Tiutempe Beru.ru kunlaboris kun 1500 vendejoj, havis tri stokejojn en Moskva kaj Rostova provincoj. Ĝi proponis 200 mil varojn kaj gajnis po 1 miliardo da rubloj monate danke al procentaĵoj pagataj de la vendistoj (2 ĝis 15%). La retejo Ozon gajnis 42,5 miliardojn da rubloj monate. En pintaj periodoj ĉe retejo de Beru.ru estis ĝis 500 mil uzantoj samtempe[21]. Ambaŭ kompanioj neis tion, deklarinte ke ili kontentas pri sia kunlaboro[22].

La 10-an de julio 2019 ekfunkciis la beta-versio de la aplikaĵo Superĉek (ruse Суперчек; Superkvitanco). Ĝi montras varojn de plej grandaj superbazaroj kaj ebligas kompari prezojn, formi listojn kaj ricevi repagon je 1% de la aĉetoj. Poste devos aperi pliaj eblecoj: mendo de liverado aŭ sciigo pri memstara forpreno, skanado de la kvitancoj, pago per poŝtelefono[23].

En 2020 la kompanio transiris de uzado de luataj stokejoj al konstruado de tiuj propraj, sekvante ĝeneralan tendencon de la merkato[24].

Fine de junio 2020 Yandex anoncis ke kadre de ĝenerala disiĝo kun Sberbanko ĝi elaĉetos siajn akciojn kontraŭ 42 miliardoj da rubloj, do iĝos la sola posedanto de Yandex Market[25]. La 23-an de julio la kontrakto estis subskribita kaj Yandex iĝis la sola posedanto de Yandex Market, paginte por tio 39,6 miliardojn da rubloj[26].

Ekde la 1-a de oktobro 2020 aperis ebleco ne nur kompari la prezojn, sed ankaŭ mendi la varojn en Yandex Market; Beru.ru iĝis parto de Yandex Market[27].

En aŭgusto 2020 oni sciigis ke la kompanio produktos elektronikaĵojn sub propraj markoj kaj jam ekregistris la varomarkojn Tuvio kaj Vionic[28].

En novembro 2022 la servo elaĉetis ĉiujn varajn rezervojn de kompanio IKEA, ĉesiginta sian agadon en Rusio. Temas pri 20 milionoj da varoj. Sekcio "Varoj de IKEA kaj analogoj" aperis en Yandex Market en aŭgusto 2022, akumulinte varojn de IKEA kaj analogojn, inkluzive produktitajn de eks-liverantoj de IKEA[29].

Funkciado redakti

 
Testado de roboto-liveranto de Yandex en realaj cirkonstancoj. Moskvo, majo 2021.

En oktobro 2019 Yandex Market proponis pli ol 100 milionojn da varoj de 20 mil vendejoj[30].

Oni povas serĉi, uzante kategoriojn, modelojn kaj plurajn aliajn kriteriojn. Krom la novaj povas esti proponataj ankaŭ la varoj uzitaj au difektitaj (do rabatitaj)[31]. Ĉiu varo aperas sur aparta slipo, en kiu haveblas: priskribo, recenzoj de aĉetintoj, karakterizoj, prezoj (en diversaj vendejoj), mapo (sur kiu estas markitaj la vendejoj), artikoloj aŭ filmetoj pri ĝi, stato (nova aŭ uzita aŭ difektita, do rabatita), ebleco aĉeti kredite[32]. Oni povas elekti kelkajn varojn kaj kompari ilin, ĉu laŭ ĉiuj parametroj aŭ nur laŭ iuj elektitaj[33]. Eblas rezervi varojn, kreante listojn da ili kaj poste kompari ilin[34].

Aĉetante varojn, markitajn per specialaj signoj, oni povas ricevi repagon de certa procentaĵo forme de poentoj, uzeblaj por sekvaj aĉetoj. Por tio necesas pagi per Yandex Mono, uzante virtualan monujon aŭ ligitan al ĝi bankokarton de la servo. Unu poento valoras unu rublon. Oni povas pagi per ili la tutan koston de la varo minus unu rublon. La signo, informanta pri ebleco ricevi repagon post aĉeto de respektiva varo, provizore videblas nur en poŝtelefona versio de la retejo[35].

Oni povas lasi recenzon pri varo aŭ vendejo. La recenzoj devas kongrui al la reguloj kaj estas reviziataj[36]. Surbaze de pritaksoj faritaj de la aĉetantoj dum lastaj tri monatoj formiĝas pritakso de ĉiu vendejo, kiu estas montrata apud ĝia nomo[37].

En la retejo estas prezentataj ankaŭ varoj de eksterlandaj vendejoj. Oni rekomendas mendi ne pli ol kvin samajn varojn en unu monato, ĉar alikaze doganejo povus trakti la aĉeton kiel komercan[38].

En la retejo estas publikigata Market-Magazino (ruse Журнал Маркета), en kiu uzantoj rakontas pri siaj aĉetoj kaj problemoj, kiujn ili solvis danke al ĝi[39].

Funkcias kromprogramo Konsultanto de Yandex Market (ruse Советник Яндекс.Маркета), helpanta trovi informojn pri proponoj de diversaj vendejoj. Dum retumanto vizitas retejon de iu retvendejo, Konsultanto de Yandex Market montras al li similajn proponojn de aliaj vendejoj inkluzive de prezoj, pritaksoj kaj liverkostoj. La programo estas instalebla en la plej popularajn retumilojn: Yandex Retumilo, Google Chrome, Opera kaj Mozilla Firefox[40]. Ekzistas aplikaĵoj por iOS[41] kaj Android[42].

La aĉetinto povas redoni la varojn senpage en mendoricevejoj (ruse пункт выдачи заказов) aŭ per Poŝto de Rusio. La resendo estas aranĝata per Interreto, la pago revenas ene de 10 tagoj post alveno de la varoj al la stokejo kaj kontrolado de ilia stato[43].

Partneroj redakti

La vendejoj pagas al Yandex Market ĉiun transiron al sia retejo[44].

Fabrikanto, post konfirmi sian aŭtentikecon, povas krei firmaan konton, per kiu ĝiaj kunlaborantoj spuros recenzojn de la aĉetantoj pri ĝiaj varoj kaj respondos al ili nome de firmao. Respondoj estas publikigataj tuj, sen anticipa reviziado. En profilo de la firmaa konto eblas indiki adreson kaj telefonnumerojn de oficiala servo. Ekzistas ankaŭ aliaj instrumentoj por promociado de varomarko[45].

Varomarkoj redakti

Ekde 2022 la kompanio kreas proprajn varomarkojn por diversaj tipoj de varoj, kiujn por ĝi produktas fremdaj fabrikoj, ĉefe en Ĉinio.

Listo de varomarkoj:

Marko Aperis Varoj
Commo marto 2022 akcesoraĵoj por saĝtelefonoj[46]
Tuvio aŭgusto 2022 hejmaj teknikaĵoj[46]
Vionic aŭgusto 2022 elektronikaĵoj[46]
Junion aŭgusto 2022 porinfanaj varoj[46]
Ellio majo 2023 varoj por beleco[46]
Bodycore majo 2023 varoj por fitneso[46]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. «Яндекс» и Сбербанк запустят тестирование трансграничной онлайн-площадки до конца лета (ruse). Kommersant (2018-06-19). Arkivita el la originalo je 2022-09-07. Alirita 2019-10-18.
  2. Andrey Frolov (2016-03-04) «Яндекс» выделил «Яндекс.Маркет» в отдельную компанию (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2019-10-18.
  3. Дмитрий Завалишин (2010-11-30) Внезапно, 10 лет (ruse). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  4. Новая служба Яндекс.Гуру — интеллектуальная система выбора товаров (ruse). Yandex (2000-10-16). Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2019-10-18.
  5. Яндекс.Товары — новый сервис для продавцов и покупателей (ruse). Yandex (2000-11-30). Arkivita el la originalo je 2023-04-16. Alirita 2019-10-18.
  6. Компании Яндекс и IBS объявляют о завершении сделки по проекту Подбери.Ру (ruse). Yandex (2002-04-26). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2019-10-18.
  7. Компании Яндекс и IBS объявляют о завершении сделки по проекту Подбери.Ру (ruse). Yandex (2002-04-26). Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2023-04-11.
  8. Антон Труханов (2009-02-27) «Яндекс.Маркет» начал хранить историю посещений магазинов (ruse). cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2022-08-09. Alirita 2019-10-18.
  9. Яндекс открывает интернет-гипермаркет одежды (ruse). Yandex (2012-09-25). Arkivita el la originalo je 2021-07-26. Alirita 2019-10-18.
  10. Игорь Назаров «Яндекс» позволил производителям рекомендовать места продажи товаров (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-03-31. Alirita 2019-10-18.
  11. Анастасия Демидова (2015-07-28) «Яндекс» запустил новый сервис доставки товаров (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2023-04-10. Alirita 2019-10-18.
  12. Andrey Frolov (2016-03-04) «Яндекс» выделил «Яндекс.Маркет» в отдельную компанию (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2019-10-18.
  13. Анна Балашова, Наталья Демченко, Ирина Ли (2017-08-09) Сбербанк инвестирует 30 млрд руб. в «Яндекс.Маркет» (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2019-10-18.
  14. Сбербанк и "Яндекс" закрыли сделку по созданию СП на базе "Яндекс.Маркет" (ruse). TASS (2018-04-27). Arkivita el la originalo je 2022-10-20. Alirita 2019-10-18.
  15. Лера Михайлова (2018-05-21) «Сбербанк» и «Яндекс» запустили бета-версию маркетплейса с собственной доставкой «Беру» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-12-18. Alirita 2019-10-18.
  16. Юлия Николаева (2018-10-24) «Яндекс.Маркет» и Сбербанк официально запустили «Беру!», собрав на маркетплейсе тысячу продавцов (ruse). Sostav.ru. Arkivita el la originalo je 2022-12-18. Alirita 2019-10-18.
  17. "Яндекс" запустил маркетплейс Bringly (ruse). dp.ru (2018-11-22). Arkivita el la originalo je 2022-10-20. Alirita 2019-10-18.
  18. Алкогольному каталогу "Яндекс.Маркета" грозит блокировка, сообщил источник (ruse). RIA Novosti (2019-03-06). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2019-10-18.
  19. Губернатор открыл логистический комплекс Яндекс.Маркет в Ростовской области (ruse). La registaro de Rostova provinco (2018-12-04). Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2019-10-18.
  20. Антон Филатов (2019-05-16) «Яндекс.Маркет» потратит не менее миллиарда рублей на склады (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-09-06. Alirita 2019-10-18.
  21. Валерия Позычанюк, Петр Мироненко, Ирина Малкова (2019-07-08) Сбербанк может развестись с «Яндексом» и купить Ozon (ruse). Arkivita el la originalo je 2022-04-01. Alirita 2019-10-18.
  22. Андрей Гатинский, Александра Посыпкина (2019-07-08) СМИ сообщили об обсуждении «развода» Сбербанка и «Яндекса» (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2023-04-14. Alirita 2019-10-18.
  23. Наталья Ищенко (2019-07-11) «Яндекс.Маркет» собрал продовольственную корзину в магазине у дома (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2022-08-19. Alirita 2019-10-18.
  24. Дмитрий Шестоперов, Валерия Лебедева, Никита Королев (2020-08-20) «Яндекс» рассортирует по-новому (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-05-10. Alirita 2023-05-25.
  25. Игорь Королев (2020-06-30) «Яндексу» дали $1 млрд для развода со Сбербанком (ruse). Cnews.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2020-07-03.
  26. Яндекс и Сбербанк закрыли сделку по реструктуризации Яндекс.Маркета и Яндекс.Денег (ruse). Yandex (2020-07-23). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-05-19.
  27. Яндекс.Маркет станет единым сервисом для онлайн-покупок (ruse). Yandex (2020-09-09). Arkivita el la originalo je 2022-01-21. Alirita 2022-05-18.
  28. Светлана Белова (2022-08-23) «Яндекс.Маркет» настраивается на быт (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2023-05-28. Alirita 2023-05-24.
  29. Яндекс Маркет выкупил все товары российской ИКЕА (ruse). Yandex (2022-11-18). Arkivita el la originalo je 2023-04-06. Alirita 2023-04-06.
  30. Что такое Яндекс.Маркет (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-19. Alirita 2019-10-18.
  31. Как найти нужный товар (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  32. Карточка товара (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  33. Сравнение параметров моделей (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2020-05-11. Alirita 2019-10-18.
  34. Отложить понравившиеся товары (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  35. Кэшбэк (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  36. Отзывы (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  37. Рейтинг магазина (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  38. Товары из-за рубежа (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  39. Журнал Маркета (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  40. Как покупать дешевле c Советником Яндекс.Маркета (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2020-04-28. Alirita 2019-10-18.
  41. Яндекс.Маркет: iPhone (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2019-10-18. Alirita 2019-10-18.
  42. Яндекс.Маркет: Android (ruse). Yandex Market. Arkivita el la originalo je 2020-05-11. Alirita 2019-10-18.
  43. Клиенты Яндекс.Маркета смогут бесплатно вернуть товары через Почту России (ruse). Yandex (2022-01-18). Arkivita el la originalo je 2022-01-27. Alirita 2022-05-18.
  44. Общие условия оказания услуг Яндекс.Маркет (ruse). Yandex Market (2019-04-15). Arkivita el la originalo je 2019-10-19. Alirita 2019-10-18.
  45. Приглашение для услуг «Маркет.Вендор» (ruse). Yandex Market (2019-05-20). Arkivita el la originalo je 2019-10-20. Alirita 2019-10-18.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 46,4 46,5 Екатерина Ясакова (2023-05-24) «Яндекс.Маркет» выпустит фены и гантели под своими новыми брендами (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2023-05-24. Alirita 2023-05-25.