Laishi YE ((Ĵelezo); naskiĝis en 1911 en Wu County, mortis la 2-an de februaro 1994 en Pekino) estis ĉina esperantisto Kaj eminenta gvidanto de la ĉina Esperanto-movado kaj eminenta gvidanto de la ĉina Esperanto-movado.

Ye Laishi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1911 (1911-01-01)
en Wu County
Morto 2-an de februaro 1994 (1994-02-02) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Tokia Pli Alta Normala Lernejo • Q15921694
Okupo
Okupo esperantisto
Verkoj Hanyu Pinyin
vdr

Li lernis Esperanton en 1927, kiel studento de la angla literaturo en Tokio, de kie li estis forpelita pro partopreno en studentaj manifestacioj. Li aliĝis al la Ĉina Proleta Esperantista Unio en 1932 kaj agis kiel ties estrarano. En 1933 li iniciatis la fondon de Ŝanhaja E-ista Ligo, kiu baldaŭ fariĝis la gvida centro de la ĉina E-movado. Ĵelezo redaktis dum pluraj jaroj la gravajn gazetojn La mondo (1932-1936), Ĉinio hurlas kaj Heroldo de Ĉinio (1939- 44), kaj kunfondis Korespondan E-Lernejon en Chongqing en 1940. Kiam la japana armeo okupis Ŝanhajon kaj ne plu eblis tie aktivi por Esperanto, Ĵelezo translokis la agadon al aliaj ĉinaj urboj. Plurajn jardekojn poste, Ĵelezo grave rolis en la savo de la ĉina E-movado ankaŭ dum la t.n. kultura revolucio en la 70-aj jaroj.

Ĵelezo estis vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo ekde ties fondiĝo (1951), aganta prezidanto inter 1986 kaj 1989, kaj ĝia honora prezidanto. Li estris la LKK-on de la 71-a Universala Kongreso en Pekino (1986) kaj estis unu el la inciatintoj de la influhava societo "Amikoj de Esperanto". Li aŭtoris amason da artikoloj kaj multajn lernilojn pri E-o, kaj faris gravajn kontribuojn al la plibonigoj en la revuo El Popola Ĉinio kaj E-elsendoj de Ĉina Radio Internacia.

Post 1949 Ĵelezo rolis kiel vicdirektoro de la Lingva Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, vicministro de la Ŝtata Komisiono pri Reformado de la Ĉina Skriba Lingvo kaj konsilisto de la Ŝtata Komisiono de Lingvo. Ekde 1986 li estis Honora Membro de UEA.

En Esperanto aperis redakti

Verkoj de Ĵelezo, kompilis Ĉina Esperanto-Ligo, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1995, 500 paĝoj.

La libro entenas dekojn da disertaĵoj, artikoloj, tradukaĵoj kaj leteroj de Ĵelezo pri la Esperanto-movado kaj reformado de la ĉina skriba lingvo, kiujn li verkis kaj tradukis ekde la 30-aj jaroj. Kiel suplemento, la kronologia tabelo kaj la memoraj artikoloj ebligas pli penetre konatighi kun Jhelezo.

Vidu ankaŭ redakti