Yomiuri Shimbun

japana ĵurnalo

La Yomiuri Shimbun (読売新聞 [jomiuri ŝimbun]; en titolo sur papero 讀賣新聞) estas japana taggazeto, eldonata de la AK Yomiuri Shimbun Tokyo Honsha (Tokio), la AK Yomiuri Shimbun Osaka Honsha(Osako) kaj la AK Yomiuri Shimbun Seibu Honsha (Fukuoka). Ĝi estas unu el la kvin tutlandaj tagĵurnaloj en Japanio; la aliaj kvar estas la Asahi Shimbun, la Mainichi Shimbun, la Nihon Keizai Shimbun, kaj la Sankei Shimbun.

Yomiuri Shimbun

emblemo

taggazeto

Fondinto(j) Matsutarō Shōriki vd
Politiko/
Ideologio

konservativismo


Retejo https://www.yomiuri.co.jp/
vdr

Ĝi estis fondita en 1874. En 2002, Guinness-libro de rekordoj registris ĝin kiel Highest Daily Newspaper Circulation (la plejmultaeldonokvanta ĉiutaga taggazeto), la sumo de matenaj kaj vesperaj eldonoj estas 14 323 781. Yomiuri Shimbun speciale kontraktas kun brita taggazeto The Times.

Eksteraj ligiloj redakti