Yui Chunoshin

japana esperantisto

YUI Chunoshin (Hepburn) 由比 忠之進 ([jui ĈU-noŝin] aŭ en Esperanto JUI Ĉunoŝin, naskiĝis la 11-an de oktobro 1894 en Fukuoka, mortis la 12-an de novembro 1967 en Tokio) estis japana radio-inĝeniero, pacisto, esperantisto kaj membro de la Japana Esperanto-Instituto. Li en 1967 ekbruligis sin por protesti kontraŭ la subteno de Japanio al la usona aerbombado en norda Vjetnamio[1]. En 1932 li partoprenis la fondon de Esperanto-Asocio de Nagojo, la urbo, kie li loĝis[2].

Yui Chunoshin
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1894 (1894-10-11)
en Itoshima
Morto 12-an de novembro 1967 (1967-11-12) (73-jaraĝa)
Mortokialo sinbruligo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Tokia Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Fukuoka-prefektujo, en Maebaru-urbeto (nune Maebaru-urbo). Li studis en la tokia altlernejo de industrio, kaj laboris kiel radio-inĝeniero kaj patentigo. Dum la Pacifika Milito (1941-1945) li laboris en teksofabriko en Manĉurio, kiu estis okupita de Japanio dum la Dua Mondmilito. Post fino de Pacifika Milito, li laboris en Ĉinio.

Esperanto redakti

En 1921 li lernis Esperanton[2]. En 1923 li estis elektita membro de la direktoraro de Japana Esperanto-Instituto. Li estis membro de la internacia pacista asocio Mondpaca Esperantista Movado kaj ankaŭ de la Universala Esperanto-Asocio. En 1965 li aktive partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Japanio. En la Japanio de la 20-a jarcento, kiel aliloke, Esperanto promesis radikalan internaciismon. Yui tradukis la rakontojn de postvivantoj pri la atombombadoj en Esperanton[3]. Li renkontis la ĵurnaliston Katsuichi Honda, ankaŭ aŭtoro de influa libro pri la Amasbuĉo de Nankino kaj komencis esperantigi la verkon kiu temas pri la Vjetnama Milito. Katsuichi Honda publikigis sian libron "La Vjetnama Milito: Raporto tra Aziaj Okuloj" en 1972[4].  La Esperanto-versio restis nefinita.

Postmilita pacismo kaj aktivismo redakti

Li aliĝis al la kontraŭ-atombomba movado. Li prezentis libron pri hibakuŝo en Esperanto tradukante la libron Viktimoj de la atombombo.

Dum la vjetnama militio en la 1960-aj jaroj, li korespondis kun vjetnamaj esperantistoj kaj aliĝis al paca movado kontraŭ la vjetnama milito[3] kaj kontraŭ okupado de Okinavo. Pro sia korespondado kun vjetnamaj esperantistoj li interesiĝis pri la konflikto en Vjetnamio kaj aliĝis al la movado kontraŭ la Vjetnama Milito.

La 11-an de novembro 1967, por protesti kontraŭ la fakton, ke la tiama ĉefministro (kaj estonta - 1974 - Nobel-premiito pri paco) Eisaku Satō deklaris sin favora al la aera bombado de Vjetnamio fare de Usono, li sinbruligis pere de benzino antaŭ la kantei (residejo de la ĉefministro, japane 総理大臣官邸), kun protestletero kiu finis per jenaj vortoj[5] : "Mi ne estas vjetnamo, nek usonano, sed mi kredas, ke mia morto ne estos vana por la homoj kiuj deziras realan mondan pacon[6] kaj rapidan solvon de la konflikto en Vjetnamio"[3]. Yui Chunoshin sekvis la ekzemplon de la pacistino kaj esperantistino Alice Herz-Smmer[7], kiu en 1965 kaj en la aĝo de 82 jaroj faris similan agon en Usono[8][9]. Alice Herz ankaŭ estis esperantistino kio permesis al ŝi havi unuamanajn informojn pri tio, kio okazas sur la azia kontinento pere de japanaj pacistoj kaj esperantistoj[9].

Chunoshin mortis en hospitalo rezulto pro la brulvundoj en la aĝo de 73 jaroj[10]. En sia memmortiga letero li alparolis la ĉefministron Saton kiel "Lia Ekscelenco" kaj esprimis sian intencon oponi sian morton al la devontigo protesti kontraŭ la perforto kontraŭ Vjetnamujo, kiu memorigis lin al la perforto, kiun Japanio uzis kontraŭ Ĉinio jarojn antaŭe[10].  Eble kun la intenco koincidi kun ĉi tiu datreveno, la 11an de novembro 2014, alia japana aktivulo volis bruligi sin pro protesto de la propono aboli la 'artikolon 9 de la Japana Konstitucio[11].

Traduklaboro redakti

Viktimoj de la atombombo. Travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima, tradukita fare de Yui Chunoshin, Asake-Syoboo, Tokio, 1968.

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)#Radio

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasaki

Hibakuŝo

(fr.wikipedia) Espéranto et militantisme

Eksteraj ligiloj redakti

Sinbruligo por justeco al vjetnama popolo Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine, artikolo el La solidareco

Artikolo de Yui Chunoshin en la blogo de Mirejo france+esperante

Japonio en 1968, p. 110 Arkivigite je 2014-11-11 per la retarkivo Wayback Machine, per amerika historia revuo

Referencoj redakti

  1. (eo) Teraĵima Toŝio, Eseoj pri Paco kaj Esperanto - Interkompreniĝo kaj lingva demokratio, p. 132, Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 2011, ISBN 978-4-88887-068-9
  2. 2,0 2,1 (eo) Xin Zhu, "Brulanta por justeco al la vjetnama popolo", La Solidareco, la 26-an de marto 2006.
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Chelsea Szendi Schieder, Why Tokyo Is Burning (Kial Tokio brulas), la 3-an de julio 2014, alirite la 28-an de decembro 2020.
  4. (en) Fogel, Joshua A. The Nanjing Massacre in History and Historiography. 2000, p 83
  5. Mi iĝis flamo - la protesto de una esperantisto
  6. ASAKURA Kyōji: "Jisatu no shisō" (Filozofio de sinmortigo), en 2005, Ōta Shuppan, p.350
  7. “Alice Herz, la martiro de la Vjetnama milito”. Memorindaj esperantistoj", Serio de memorindaj esperantistoj 2, (Facebook), Heroldo de Esperanto, n-ro 3 (2270), 93-a jarkolekto, p. 15
  8. (en) Spencer C. Tucker. The Encyclopedia of the Vietnam War: A Political, Social, and Military History [4 volumes]: A Political, Social, and Military History. ABC-CLIO, 20 majo 2011, paĝoj 483-484. ISBN 978-1-85109-961-0.
  9. 9,0 9,1 (en) Shibata, Shingo. Phoenix: Letters and Documents of Alice Herz: the Thought and Practice of a Modern-day Martyr, John Benjamins Publishing, 1976, p. 209. ISBN 978-9060320273.
  10. 10,0 10,1 (en) Marotti William, Japan 1968: The Performance of Violence and the Theater of Protest Arkivigite je 2014-11-11 per la retarkivo Wayback Machine, American Historical Review, februaro 2009, paĝoj 110-111.
  11. (es) Un japonès s'immola per protestar contra la militarització del país (Japano sin bruligis por protesti kontraŭ la militistigo de la lando), Ara.Cat, la 12-an de novembro 2014.