Yvan CASSAR (naskiĝis en 1966 en Rennes) estas eksa lernanto de "Conservatoire National Supérieur de Paris" ("Supera Nacia Konservatorio de Parizo") pri komponado, piano, verkado.

Yvan Cassar
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1966 (1966-12-12) (57-jaraĝa)
en Renno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Biografio redakti

Yvan Cassar kunlaboris kun multnombraj francaj artistoj kiel muzika aranĝisto, realizanto aŭ muzika direktoro: Claude Nougaro, Johnny Hallyday, Charles Aznavour, Céline Dion, Jean-Jacques Goldman, Patricia Kaas, Pascal Obispo, Jacques Dutronc, Florent Pagny, Mylène Farmer kaj Grégory Lemarchal...

De 1994 ĝis 1997, li kunlaboris kun Vangelis por pluraj projektoj (Malferma Ceremonio de Monda Atletismo en Ateno, diskoj kun José Carreras, Montserrat Caballé).

Depost 1998, li estis realizanto kaj muzika direktoro de spektakloj de Mylène Farmer kaj Johnny Hallyday (Stadiono de Francio, Eiffel-Turo, Turneo de stadionoj 2003).

Samtempe, li komponis plurajn muzikojn por televidaj fikcioj kaj dokumentaroj (Jean Moulin, L’odyssée de l’espèce, Massai les guerriers de la pluie...) kaj partoprenis multnombrajn filmmuzikojn (Les Visiteurs 1 kaj 2, C’est la vie, Giorgino, Loulou Graffiti). Li partoprenis la aranĝojn por kordinstrumentoj en albumo "Era 3 - The Mass" de la grupo Era direktita de Éric Lévi.

Pasiigita de mondaj muzikoj, il registris kun la plej prestiĝaj majstroj (Nusrat Fateh Ali Khan, Baaba Maal, Denez Prigent, Wasis Diop, Les Voix Bulgares, Richard Bo-na).

Komence de la jaro 2007, li rearanĝis la ŝlagron de franca kanzono titolita "Où sont les femmes ?", kies teksto estis originale verkita de Jean-Michel Jarre kaj interpretita de Patrick Juvet, por fari la novan sloganon de magazeno "Castorama" en televido. Fine de la sama jaro, li partoprenis en "Star Academy 7" kiel ĵuriano kune kun Pascal Nègre kaj Passi.

En 2008, li partoprenis en la aranĝo, arta realigo kaj orkestra direktado de la disko Sicilien de Roberto Alagna.

En 2009, li denove plenumis la muzikan direktadon de la turneo de Mylène Farmer kiu trapasis tra pluraj koncertejoj kaj stadionoj en Francio, Belgio, Svislando kaj Rusio. Li jam plenumis tiun funkcion por la koncertoj de la kantistino dum turneoj de 1996, de Mylénium Tour kaj de la serio de koncertoj kiujn faris Mylène Farmer en POPB en 2006. Li ankaŭ kontribuis al spektaklo de Kamel Ouali, Cléopâtre.

Vidu ankaŭ redakti