Raymond Georges Yves TANGUY (5-a de Januaro 1900 – 15-a de Januaro 1955) estis franca pentristo de la movado superrealismo.

Yves Tanguy
Persona informo
Naskonomo Raymond Georges Yves Tanguy
Naskiĝo 5-an de januaro 1900 (1900-01-05)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 15-an de januaro 1955 (1955-01-15) (55-jaraĝa)
en Woodbury
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco FrancioUsono
Alma mater Lycée Saint-Louis
Familio
Edz(in)o Kay Sage
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • ilustristoskulptisto
vdr

Biografio redakti

Li naskĝis en Parizo, sed de familio de bretonoj. Je la morto de sia patro en 1908, lia patrino revenis al sia naskoloko Locronan, Finistère, kaj Tanguy loĝis plejparte de junaĝo kun aliaj familianoj. En 1918, Yves Tanguy enŝipiĝis antaŭ eniri en la armeo, kie li amikiĝis kun Jacques Prévert. Post la militservo en 1922 li revenis al Parizo, kie li laboris diversmaniere. Hazarde li vidis pentraĵon de Giorgio de Chirico kaj tiom impresiĝis ke li decidis iĝi pentristo, kvankam li tute ne havis formalan edukadon tiukadre. Tanguy tute restis absorbita de la pentrata verko, plej verŝajne ĉar lia ateliero estis tre malgranda kaj li tien povis havi nur unu sekiĝantan verkon.

Pere de sia amikeco kun Jacques Prévert, Tanguy estos akceptita ĉirkaŭ de 1924 en la cirklo de superrealistoj de André Breton. Tanguy disvolvigis rapide sian propran pentrartan stilon, kaj faris sian unuan unuopan ekspozicion en 1927 en Parizo. Samjare li edziĝis ankaŭ por la unua fojo. Dum tiu epoko, Breton subskribis kun Tanguy kontrakton por pentri po 12 pentraĵjon jare. Tamen li finfine faris nur 8 artaĵojn por Breton.

Laŭlonge de la 1930-aj jaroj, Tanguy faris bohemian vivon, kio rezultis en la malsukceso de sia geedzeco. En 1938, vidinte la verkaron de la artistino Kay Sage, Tanguy ekrilatis kun ŝi, kio rezultis en lia dua geedzeco. Je la komenco de la Dua Mondmilito, Sage revenis al sia naskoloko, Novjorko, kaj Tanguy, konsiderita neutila por la militservo, sekvis ŝin. Li pasigis la ceteron de sia vivo en Usono, Sage kaj Tanguy geedziĝis en Reno, Nevado, en la 17-a de aŭgusto de 1940.

Kiam la milito estis finiĝonta, la paro translokiĝis al Woodbury, Konektikuto, kaj transformis farmon en studio por artistoj. Ili vivos tie la ceteron de siaj vivoj. En 1948 Tanguy iĝis usona ŝtatano. En januaro 1955, Tanguy suferis korinfarkton en Woodbury. Lia korpo estis bruligita kaj post memmortigo de Sage en 1963, iliaj cindroj estis disigitaj kunaj fare de ilia amiko Pierre Matisse, filo de Henri Matisse, sur la strando de Douarnenez, en lia kara Bretonio.

La pentraĵoj de Yves Tanguy havas unikan stilon, rekonebla rapide, de akstrakta superrealismo. Ili montras vastajn kaj abstraktajn pejzaĝojn, plejparte per limigita koloraro, kaj nur detaloj de koloroj kontrastantaj. Tipe, tiu koŝmaraj pejzaĝoj estas loĝataj de abstraktaj formoj ege variaj, foje angulecaj kaj akutaj kiel vitreroj, aliajn fojojn kun organika aspekto pridemanda, kiel gigantaj ameboj subite ŝtoniĝintaj.

Kelkaj verkoj redakti

Oleoj sur tolo.

  • L'Orage, 1926.
  • Il faisait ce qu'il voulait, 1927, 80 x 65 cm, privata kolekto[1].
  • Maman, Papa est blessé, 1927.
  • Rêveuse (dormeuse), 1927.
  • Un grand tableau qui représente un paysage, 1927.
  • Le Jour où je serai fusillé, 1927.
  • Quand on me fusillera, 1927, Musée des Beaux-Arts de Brest.
  • À quatre heures d'été, l'espoir, 1929.
  • L'Oreiller de satin, 1929.
  • Le Regard d'ambre, 1929.
  • Parallèles, 1929.
  • Roux en hiver, 1932.
  • Le Ruban des excès, 1932.
  • Le Fond de la Tour, 1933.
  • Entre l'herbe et le vent, 1934.
  • Jour de lenteur, 1937.
  • Le Soleil dans son écrin, 1937.
  • Composition, 1938.
  • Ennui et tranquillité, 1938.
  • Outre mer, 1939.
  • Temps meublé, 1939.
  • Dame à l'absence, 1942.
  • Le Palais aux rochers de fenêtres, 1942.
  • Par le feu, par les oiseaux, et non par la pierre, 1943.
  • Réponse au rouge, 1943.
  • Au hasard du soleil, 1947.
  • D'une nuit à l'autre, 1947.
  • Feu central, 1947.
  • Rhabdomancie, 1947.
  • Illustration pour l'Antitête, 1949.
  • Reflet, 1951.
  • Temps égaux, 1951.
  • Les Transparents, 1951.
  • Hekla, 1952.
  • Nombres imaginaires, 1954.
  • Divisibilité indéfinie, 1942.
  • The Absent Lady, 1942.
  • Mains et gants, 1946.

Notoj redakti

  1. En "Beaux Arts Magazine" numero 90, majo 1991, p. 66.

Bibliografio redakti

  • André Breton «Yves Tanguy», New York, Éditions Pierre Matisse, 1946.
  • Max Henri de Larminat, Jour de Lenteur. Yves Tanguy, Paris, Atelier des enfants et Musée national d'art moderne, Centre Georges Pompidou, 1991 (ISBN 2-85850-570-5).
  • René Le Bihan, Renée Mabin et Martica Sawin, Yves Tanguy, Quimper, Éditions Palantines, 2001 (ISBN 2-911434-17-X).
  • Daniel Marchesseau, Yves Tanguy, Paris, Éditions Filipacchi, coll. « La Septième Face du dé », 1974 (ISBN 2850180270).
  • Christian Nicaise, Yves Tanguy : les livres illustrés, Rouen, Éd. L'Instant perpétuel, 2006 (ISBN 2-905598-91-3).
  • Gordon Onslow-Ford, Yves Tanguy et l'automatisme, Éditions la Digitale, 1983 (traduko de Jean-Pierre Guillon, 2002) (ISBN 2-903383-69-3).
  • Liliane Riou, Ma vie blanche et noire, notes sur Yves Tanguy, Éditions la Digitale, 1996 (ISBN 2-903383-50-2).
  • Geneviève-Morgane Tanguy, Yves Tanguy, druide surréaliste: d'Armorique en Amérique: Locronan, Woodbury, Paris, Éditions Fernand Lanore, 1995 (ISBN 2-851571-17-6).
  • Yves Tanguy: lettres de loin à Marcel Jean, Paris, Éditions le Dilettante, 1993 (ISBN 2-905 344-64-4).
  • Patrick Waldberg, Tanguy, peinture, Paris, Éditions l'Autre Musée, 1984 (ISBN 2-72910-129-2).
  • Patrick Waldberg, Yves Tanguy, Bruxelles, Éditions A. de Rache, 1977 (ISBN 2801500372).
  • Kay Sage «Yves Tanguy: a summary of his works», Éditions Pierre Matisse Gallery, New York, 1963.
  • Agnès Angliviel de la Beaumelle, Yves Tanguy, Paris, Éd. du Centre Georges-Pompidou, 1982.
  • Catalogue de l'exposition à Paris au centre Georges-Pompidou, du 17 juin au 27 septembre 1982.
  • Yves Tanguy, Paris, galerie Malingue, 2002, 108 p.
  • Catalogue de l'exposition à Paris à la galerie Malingue, du 15 mai au 12 juillet 2002.

Eksteraj ligiloj redakti