Zaïre (Zairino) estas teatraĵo, nome tragedio en kvin aktoj verkita de Voltaire en aleksandroj en 1732 kaj ludita en la Franca Komedio la 13an de aŭgusto 1732.

Zaïre
drama in Alexandrine verse • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Saint-Loup-Lamairé
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro tragedio
vdr

La agado okazas en Jerusalemo en la epoko de la krucmilitoj. Zaïre, naske kristana, sed edukita en Islamo estas amata de la sultano Orosmano. Nerestano estas ŝarĝita kunigi la elaĉeton por la liberigo de la kristanoj. La sultano liberigas cent kavalirojn, sed malakceptas liberigi Zaïre. La maljuna reĝo Lusignan, liberigita siaflanke, rekonas en Zaïre kaj Nerestano siajn gefilojn kiujn li kredis mortintaj. Orosmano, trompita per konfuziga letero, ponardas Zaïre kiun li kredis malfidela. Konstatinte sian eraron, li memmortiĝas sur la korpo de sia amatino.

Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras tiun teatraĵon kiel libera adaptaĵo de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Iago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privileĝiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.

La teatraĵo atingis ekde la kreado tre grandan sukceson kaj restos en la repertorio de la Franca Komedio ĝis 1936[1].

Notoj redakti

  1. René Pomeau kaj Jean Ehrard, Littérature française: De Fénelon à Voltaire, Atthaud 1989, p. 163

Eksteraj ligiloj redakti