Zaataro (arabe زَعْتَر [ˈzaʕtar]) estas spicomiksaĵo el la Mezoriento. Ĝi ankaŭ estas la nomo de origano (Origanum syriacum) kio estas parenca al majorano.

la miksaĵo

La spicmiksaĵo zaataro konsistas tradicie el la spicherbo mem, miksita kun sezamo kaj sumako (acidaj sekigitaj ruĝaj beretoj). Tamen ekzistas multaj variaĵoj de tiu miksaĵo. La miksaĵo en la Mezoriento estas ofte uzata en viandaĵoj kaj legomaĵoj. En Palestino kaj en Israelo pano surŝmirita per zaataro kaj olivoleo estas la kutima matenmanĝo.