Zabumbo (portugale zabumba) estas malprofunda bastamburo de brazila muziko kun du feloj, simile al tamburego en marŝmuziko. Ĝi diametras 40 ĝis 55 centimetrojn kaj altas proksimume 20 centimetrojn. Oni ludas ĝin per du malsamaj marteloj, unu timbalomartelo por la malalta flanko kaj maldika bastono nome bacalhau) por la alta flanko.

Zabumbo

Zabumbo estas muzikinstrumento kutima en diversaj regionaj muzikstiloj, ekzemple côco, xaxado, forró kaj ŝoteo.