Zajsan (kazaĥe Зайсан көлі, ruse озеро Зайсан) estas purakva lago, kun areo de 1 810 km² (700 mi²) en orienta Kazaĥio en kaldrono inter la Altajo kaj montoj Tarbagataj.

Zaysan
lago
Ĉefaj fontoj Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo), Kendyrlyk
Ĉefaj elfluoj Rivero Irtiŝo (Blanka Irtiŝo)
Landoj de la baseno Kazaĥio
Datenoj
Koordinatoj 48° 0′ N, 84° 0′ O (mapo)4884420Koordinatoj: 48° 0′ N, 84° 0′ O (mapo)
Zaysan (Orienta Kazaĥio)
Zaysan (Orienta Kazaĥio)
DEC
Zaysan
Zaysan
Map
Zaysan
Supermara alteco 420 m
Surfaca areo 1810 km² (700 mi²)dep1f5
Maksimuma longo 105 kmf6
Maksimuma larĝo 48 kmf7
Maksimuma profundo 15 mf10
vdr

La lago kuŝas je la alto de 420 m, estas 105 km longa kaj 22...48 km larĝa, kun la maksimuma profundo de 15 m. Ĝiaj gravaj alfluantoj estas la Kara-Irtiŝo (Nigra Irtiŝo) kaj Kendyrlyk de la oriento, ĝia sola elfluejo estas rivero Irtiŝo (aŭ Blanka Irtiŝo).

Ĝi abundas je fiŝoj. La lago estas ĝenerale frosta ekde komenco de novembro ĝis fino de aprilo. Ekde la konstruado de akvobaraĵo Bukhtarma la akvonivelo de la lago plialtiĝis je 6 metroj (20 ft) pli supre ol ĝia natura nivelo.