Zakinto

urbo en Grekio

Zakinto (greke Ζάκυνθος, itale Zante, dum la antikva tempo Ὕρια - Hýria) estas insulo en la okcidento de Grekio. Ĝi kovras areon de 410 km² kaj laŭ la censo de 2011 havis 40 758 loĝantojn. Temas pri la plej suda kaj post Korfuo kaj Kefalonio tria plej granda insulo el la ioniaj insuloj. Kune kun la neloĝata insularo Strofades Zakinto krome ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Tiu provinco estas parto de la administra regiono ("periferio") Ioniaj Insuloj. Ĉefa loĝloko de la insulo estas la samnoma urbo Zakinto, kiu de la lokuloj tamen plej ofte nomatas "Ĥora" kaj kiu havas proksimume 13.000 loĝantojn.

Zakinto
insulopoliso [+]

Parto deEgea maro

Supermara alteco758 m [+]
Koordinatoj37° 48′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)37.820.75Koordinatoj: 37° 48′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)
Areo405,55 km² (40 555 ha) [+]
Loĝantaro41 180 [+] (2021)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo29x [+]

Zakinto (Grekio)
Zakinto (Grekio)
DEC
Zakinto
Zakinto
Map
Zakinto

Vikimedia Komunejo:  Zakynthos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
situo de Zakinto en Grekio
la haveno de la urbo Zakinto

Dum multaj jarcentoj la insulo estis regata de la historia Respubliko Venecio, kiu nomis la insulon "Fior di Levante" ("Floro de Levanto"). Nuntempe la insulo post Korfuo estas la dua plej frekventata turisma feriocelo de la ioniaj insuloj.

Eksteraj ligiloj redakti