Zala estas rivero en Hungario, la plej granda, kiu fontas kaj finiĝas en Hungario. La nomo estas latine Salla, slave Sala. En Hungario Zala signifas ankaŭ departementon, vilaĝon, baptonomon kaj en formo de Szalai ĝi estas ofta familia nomo.

Zala (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 138 km
Fluo
Geografio
Landoj Hungario
Regionoj [[]]
vdr
Rivero Zala.

Longo estas nur 126 km, tial ĝi ne estas navigebla. La rivero fontas ĉe la landlimo de Slovenio kaj nur rojoj estas enfluantoj.

Zala estas unusola enfluanta rivero de Balatono. La loko de enverŝiĝo estas Malgranda Balatono. Tio estas granda kanejo, rezidejo de fiŝoj kaj birdoj. Balatono ricevas nur filtritan puran akvon de Zala. Kanalo Principális interligas la riveron kun riveroj Dravo kaj Mura ĝuste ĉe la kunfluejo.

Ĉeborda urbo kaj akvonivela indikilo: Zalaegerszeg (ĉefurbo de departemento Zala).

Komunumoj laŭ Zala: Szalafő, Őriszentpéter, Nagyrákos, Pankasz, Felsőjánosfa, Zalalövő, Keménfa, Salomvár, Zalacséb, Kávás, Zalaszentgyörgy, Bagod, Boncodfölde, Zalaegerszeg, Zalaszentiván, Pethőhenye, Alibánfa, Vöckönd, Kemendollár, Pókaszepetk, Zalaistvánd, Dötk, Pakod, Zalabér, Batyk, Zalaszentgrót, Zalaszentlászló, Kallósd, Kehidakustány, Zalacsány, Bókaháza, Szentgyörgyvár, Zalaapáti, Zalavár.