Zambezaj inunditaj herbejoj

Tersupraĵa afrotropisa WWF-ekoregiono el la biomo : inunditaj herbejoj kaj savanoj

La zambezaj inunditaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj de suda kaj orienta Afriko. Ĝi ankaŭ kongruas kun la tutmondaj 200-unuo zambezaj inunditaj savanoj.

Zambezaj inunditaj herbejoj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Areo153 500 km² (15 350 000 ha) [+]

Zambezaj inunditaj herbejoj (Tero)
Zambezaj inunditaj herbejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Situo de la inunditaj herbejoj kaj savanoj.

La ekoregiono havas riĉan faŭnon.

Priskribo redakti

La zambezaj inunditaj herbejoj troviĝas en sezone aŭ daŭre inundataj malaltaĵoj en la akvokolekta areo de Zambezo kaj la najbaraj basenoj. Tiuj enklavoj situas en la larĝa zono de sekaj kaj ne tre fekundaj mjombaroj kiuj etendiĝas oriente kaj okcidente tra Afriko, ekde Bocvano kaj Namibio okcidente al Tanzanio kaj Mozambiko oriente.

Priskribo redakti

 
Kafue-Ebenaĵo, Zambio.

Vastaj enklavoj de inunditaj herbejoj inkludas :

  • Kilombero-Valo en suda Tanzanio
  • Mojovosi-Malagarasi-Inundebenaĵo en centra Tanzanio
  • Inundebenaĵo laŭlonge de Ugala-Rivero en Tanzanio
  • Okavanga Delto en Bocvano
  • ĉirkaŭaĵoj de Ĉilva-Lago en Malavio
  • Barotse-Inundebenaĵo, Kafue-Ebenaĵo, Busanga-Marĉo, kaj Lukanga-Marĉo en Zambezo-Baseno en Zambio.
  • Supra Ĉambeŝi-Rivero, Bangveulu-Lago, kaj Mveru-Marĉo en Zambio.

La ekoregiono havas tropikan klimaton kun varmega humida somero inter novembro kaj marto.

Flaŭro redakti

 
Malsekejo en Okvanga Delto.

Tiuj malsekejeroj ampleksas herbejojn kaj marĉan vegetaĵaron kiuj varias laŭaree ene de tiu vaste dissemita ekoregiono.

La ekoregiono situas en la Zambeza flaŭra provinco, la plej granda el la varmpunktoj de planto-endemiismo en Afriko [1].

Kvankam plejparte karakterizata de mozaiko de herbejoj kaj duonakva vegetaĵaro, la loka flaŭra variado inter la malsekejoj estas granda kauze de la dissemiteco de la inunditaj areoj kiuj konstituas tiun ekoregionon.

Krome, la sezonaj fluktuadoj je akvaj niveloj kaj la gradoj de toleremo de diferencaj plantoj kaj plantokomunumoj por akvosatiĝo rezultigas kompleksan, ĉiam ŝanĝantan mozaikon de herbejoj alternantan kun daŭra marĉa vegetaĵaro same kiel herbejoj kaj densaĵoj trovataj nur en pli bone drenataj substratoj.

Poacoj apartenantaj al genroj Acroceras, Echinochloa, Leersia, Oryza, Phragmites, Typha kaj Vossia, kune kun la papiruscipero dominas plejmulte en tiuj malsekejoj. Herbecaj marĉoj kaj akvoplantoj ankaŭ estas komunaj. En iuj marĉoj, ŝajnas ke la kreskado mem de la marĉvegetaĵaro sufiĉe obstrukcis la akvan elfluon [2]. En iuj malsekejoj en la ekoregiono, oni trovas halofitan vegetaĵaron.

Altaj areoj ene de tiuj malsekejoj subtenas diferencajn tipojn de vegetaĵaro. Tiuj ĉi inkludas termitajn loĝejojn kun distingaj herbejeroj kaj densaĵeroj, pluvarbaron en Kimombero-Valo, kaj duonarbaran vegetaĵaron en Ugalla. Mjombaj aŭ mopanaj duonarbaroj plejofte ĉirkaŭas tiujn malsekejojn, kvankam seka arbaro , sekundaraj herbejoj kaj itigi-veprejo [3] ankaŭ loke ĉeestas.

Faŭno redakti

Eĉ dum la seka sezono la inund-ebenaĵoj subtenas riĉan faŭnon inkluzive de la afrika bubalo, la gnuo, la elefanto, la zebro, la ĝirafo, kaj en la akvoj la amfibia hipopotamo kaj la krokodilo. Estas multaj antilopoj kiaj la akvantilopo, la pukuo, la elando, kaj la leĉantilopo. Speciale Bangvelu-Marĉo gastigas la nigran leĉantilopon (Kobus leche smithermani), la bluan damaliskon, kaj la ŝliman tragelafon dum Kafue-Ebenaĵo subtenas grandajn grupojn de bruna leĉantilopo (K. l. kafuensis) kaj de Burĉel-zebro (Equus quagga burchellii).

La grandaj nombroj da birdoj, precipe akvobirdoj en la inundebenaĵoj, inkludas la selbekulon. Estas du endemiaj reptilioj; la Merera bufo (Amietophrynus reesi) en Kilombero-Valo, kaj la Barotse-akvoserpento (Crotaphopeltis barotseensis).

Minacoj kaj konservado redakti

 
Okavango-Delto.

Malgraŭ la glosino kaj la marĉa akvo, la inundebenaĵoj longe estas estintaj la loĝloko de kamparaj komunumoj, kiaj la lozioj en Barotse-Inundebenaĵo kaj la tonga-popolo en Kafue-Ebenaĵo, sed ili estas plejofte sendifektaj kaj vastaj areoj estas protektataj. Tamen la faŭno estas ankoraŭ vundebla por ŝtelĉasado kaj neleĝa terkulturopaŝtado de brutaro. Intertempe la loĝantaro de tiu parto de Afriko daŭre pligrandiĝas, bezonante pli da akvo kaj da farmlando. Tio daŭre estas minaco por la inundebenaĵoj ĉar la areo estas poluata aŭ farmata, herbejoj estas ekbruligataj kaj riveroj estas digataj aŭ deturnigataj. Kafue-Ebenaĵo estas estinta draste ŝanĝita kaŭze de digado de la rivero; kaj similaj projektoj estas planataj por Okavango-Rivero.

Protektataj areoj ampleksas Okavango-Delton, la marĉojn de Bangweulu, Mojovosi, kaj Kilomberon, kaj Kafue-Ebenaĵon. Krome Ĉilva-Lago estas Ramsar-loko por birdoj. Okavango-Delto estas la plej vasta kaj la pli bone konata protektejo, estanta ene de Nacia Parko Moremi kiu gastigas abundan faŭnon kaj bone disvolvigitan safari-industrion kun bazo en la bocvana urbo Maun. En Zambio Nacia Parko Loĉinvar kaj Nacia Parko Blua Laguno estas protektataj.

Referencoj redakti

  1. angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000. UNESCO, Paris.
  2. White, F. 1983
  3. angle Ekoregiono AT0708

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
AT0902 Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj   Namibio
AT0905 Saharaj inunditaj herbejoj   Sud-Sudano
AT0907 Zambezaj inunditaj herbejoj   Angolo,   Bocvano,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zambio

Eksteraj ligiloj redakti