La zambombo estas frapinstrumento, kaj pli precize frottamburo. En Hispanio, la zambombo estas instrumento ege tipa en la ferio kristnaska, akompanante ĉefe la kanton de kristnaskaj kantoj aŭ aliaj popularaj kantoj. Ĝi uzeblas ankaŭ en multaj aliaj landoj por tradicia muziko.

Zambombo.

En Venezuelo ĝi konatas per la nomo de furrucofurro.

Ĝi konsistas el cilindro malplena pli malpli granda kiu povas esti el diversaj materialoj (ceramiko plej ofte, sed ankaŭ ligno, ktp.) kun unu el ties pintoj fermita de fela tamburledo (lastatempe plasta), kiun trapasas centre stangeto, kiu povas esti kano, el ligno aŭ de alia materialo. Tiu stangeto foje estas anstataŭata de kordo. Pro la frotado de la stangeto la zambombo produktas raŭkan sonon bastonan kaj pekuliaran. Oni povas kanti akompane nur de tiu instrumento, sed ankaŭ de aliaj tipaj porokazaj, sed preskaŭ neniam de pli konvenciaj kiaj gitaroj, trumpetoj ktp.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti