Zapatista Armeo por Nacia Liberigo

revolucia grupo en Meksiko

La Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (hispane Ejército Zapatista de Liberación Nacional, eĥErsito sapatIsta de liberasjOn' nasjonAl, mallongigita EZLN) estas la plej konata revolucia grupo en Meksiko. Ĝia centro estas en la ŝtato Ĉiapo. La zapatistoj strebas plibonigi la vivon de la loĝantaro de Ĉiapo, kies plimulto estas majaidaj indianoj, al kiuj mankas bazaj rimedoj kaj edukado. La nomo "zapatisto" venas de la nomo de la meksika revoluciisto Emiliano Zapata, kiu subtenis la rajtojn de indianoj dum la Meksika Revolucio. La proparolanto de la EZLN estas pseŭdonimulo Subcomandante Marcos (/subkomandante markos/, "subkomandanto Markos") , kiu ofte publikigas la ideojn, kredojn, kaj planojn de la tuta organizaĵo.

Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
flago
gerila organizaĵo • armita organizaĵo
Komenco 1983 vd
Lando(j) Meksiko vd
Situo Chiapas
Ideologio

liberecisma socialismoalimondismo • Neozapatismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de EZLN

La armita zapatista ribelo eksplodis la 1-an de januaro, 1994, kaj la meksika armeo batalis kontraŭ la zapatistoj nur kelkajn tagojn. Poste, Manuel Camacho Solís estis nomita registara reprezentanto por negoci kun la zapatistoj. Tiu negocado kulminis per la akordo de San Andrés, sed la registaro neniam plenumis ĝin, kaj la situacio fakte restis senŝanĝa dum la prezidenta periodo de Ernesto Zedillo Ponce de León.

Malgraŭ la konstanta militaj minacoj, la zapatistoj defendas sin kaj kreskiĝas. La rilatoj inter la zapatistaro kaj la registaro pliboniĝis post kiam Vicente Fox Quesada fariĝis prezidanto (2000). En la jaro 2001, Fox eĉ permesis politikan marŝadon el Chiapas al Meksikurbo, kie li parolis kun la indiĝenoj.

La eksplodo de la zapatista ribelo estigis profundan apogon en kelkaj tavoloj de la meksika socio, ĉefe maldekstremaj, sed ankaŭ ĉe intelektuloj. Fakte, la "zapatista fenomeno" iom post iom fariĝis laŭmoda temo kaj en la amaskomunikiloj kaj en la merkato, kie nuntempe aĉeteblas T-ĉemizoj kun la foto de Subcomandante Marcos. Multaj eksterlandanoj tra la tuta mondo ekkonis la zapatistaron per la muziko de la rok-grupo Rage Against the Machine.

La Zapatisma Himno (hispane: Himno Zapatista) estas la himno de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (EZLN), kiu funkcias en la meksika ŝtato Chiapas. La kanto estis prenita de meksika revolucia corrido "Carabina 30-30"[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti