ZapejoZappeion (en greka: Ζάππειον Μέγαρο, Záppeion Mégaro); estas konstruaĵo en la Naciaj Ĝardenoj de Ateno en la kerno de Ateno, Grekio. Ĝi estas ĝenerale uzata por kunsidoj kaj ceremonioj, kaj oficialaj kaj privataj.

Konstruado redakti

En 1869, la Greka Parlamento limigis 80 000 m² de publika tereno inter la Palacaj Ĝardenoj kaj la antikva Templo de Olimpia Zeŭso, kaj ankaŭ aprobis leĝon la 30an de Novembro 1869, "por la konstruaĵoj de la Olimpiaj Ludoj", ĉar la Zapejo estis la unua konstruaĵo starigita specife por la revivigo de la Olimpiaj Ludoj en la moderna mondo.[1][2] Ankaŭ la antikva Panatena stadiono estis renovigita kiel parto de la vorkoj por la Olimpiaj Ludoj. Post ioma prokrasto, la 20an de Januaro 1874, oni metis la angulŝtonon de la konstruaĵo;[3] tiu nova konstruaĵo estis desegnita de la dana arkitekto Teofilo Hansen.[3] Finfine, la 20an de Oktobro 1888, la Zapejo malfermiĝis.[3] Bedaŭrinde por ties bonfaranto, Evangelis Zappas, li ne vivis sufiĉe por vidi konstruita la Zapejon, kaj lia kuzo Konstantinos Zappas estis nomumiita de Evangelos Zappas por kompletigi la konstruaĵon.[4]

 
La Zapejo vidita el la sudo.

Referencoj redakti

  1. (1988) [1] (Greek). Economic Ministry of the Olympic Committee and Legacy at the Zappeion Megaro. Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2017-06-02.
  2. David C. Young. (1996) The Modern Olympics – A Struggle for Revival. The Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-5374-5.
  3. 3,0 3,1 3,2 Building the Zappeion Exhibition Hall. The Zappeion Megaron Hall of Athens. Arkivita el la originalo je 2008-09-21. Alirita 11a de Novembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-21. Alirita 2017-06-02.
  4. The will of Evangelis Zappas. The Zappeion Megaron Hall of Athens. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 11a de Novembro 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-19. Alirita 2017-06-02.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 37° 58′ 17″ N 23° 44′ 11″ O / 37.97139 °N, 23.73639 °O / 37.97139; 23.73639 (mapo)