Zara Whites (naskiĝis la 8-an de novembro 1968 en Hoeksche Waard, Nederlando), kies vera nomo estas Esther KOOIMAN, estas aktorino nederlanda, kiu partoprenis ĉefe en pornaj filmoj.

Zara Whites
Persona informo
Naskonomo Esther Kooiman
Aliaj nomoj Zara Whites
Naskiĝo 8-an de novembro 1968 (1968-11-08) (55-jaraĝa)
en 's-Gravendeel
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Roberto Malone
Okupo
Okupo pornografia aktoro • politika aktivisto
TTT
Retejo https://estherkooiman.fr/
http://zara-ecolo.over-blog.fr
vdr

Esther Kooiman estis prostituitino en Roterdamo. Ŝi komencis sian profesion en Italio kiel dancistino en la programo televida Colpo Grosso en 1989. Poste ŝi pozis por la revuoj Playboy kaj Penthouse, kaj ŝi komencis aktori.

Inter 1990 kaj 1992 ŝi aperis en dudek du pornaj filmoj eŭropaj kaj nord-amerikaj.

En 1992 ŝi ŝanĝis sian profesion kaj komencis aktori por la televido franca en televid-felietonoj erotikaj.