Zarafŝon (perse زرافشان; uzbeke Zarafŝon / Зарафшон; ruse Зарафшан) (alternativaj nomoj: Zarafŝan, Zaravŝon) estas urbo kun pli ol 68.000 loĝantoj (2009) en centro de Provinco Navojo, Uzbekio. Ĝi situas en la dezerto Kizilkumo, ĝia prizorgo kun trinkakvo okzas el Amudarjo per 220-km-a tubolinio.

Zarafŝon
urbo • minejo de uranio
Administrado
Poŝtkodo 706801
Demografio
Loĝantaro 54 300  (2005) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 64° 12′ O (mapo)41.56666666666764.2Koordinatoj: 41° 34′ N, 64° 12′ O (mapo) [+]
Alto 400 m [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Zarafŝon (Uzbekio)
Zarafŝon (Uzbekio)
DEC
Zarafŝon
Zarafŝon
Situo de Zarafŝon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarafshon [+]
vdr

Zarafŝon estas nomata "la or-ĉefurbo de Uzbekio". Ĝi estas hejmo por la centra mina administrado de Navoi Mining & Metallurgy Combinat, okupiĝante pri minado kaj prilaboro de oraj ercoj el la proksima surtera minejo Muruntau. Inter 1995 kaj 2006 la minado kaj prilaboro de oraj ercoj de Muruntau okazis de Zarafshan-Newmont Joint Venture, eksterlanda rekta investado de Newmont Mining Corporation de Denver, Koloradio, (tiutempe plej granda usona investisto en Uzbekio – ĝi estis la unua grava investado (de demokratia lando) en la regionon, ekde la disiĝo de la Sovetunio). Uzbekio eksproprietigis la havaĵojn de la kompanio en 2006 kaj en 2007 akiris plenan posedon de la minejo.

Flughaveno Zarafŝon estas priservita de Uzbekistan Airways kun rektaj ĉiutagaj flugoj al kaj de Taŝkent.