Zarza la Mayor

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Zarza la Mayor ("la plej granda rubusarbo") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 134 loĝantoj sur areo de 170,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas zarceños.

Zarza la Mayor
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10880
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Maria Esther Gutierrez Moran
Demografio
Loĝantaro 1 134  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 6° 52′ U (mapo)39.877222222222-6.8622222222222Koordinatoj: 39° 53′ N, 6° 52′ U (mapo) [+]
Alto 304 m [+]
Areo 170,28 km² (17 028 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarza la Mayor (Ekstremaduro)
Zarza la Mayor (Ekstremaduro)
DEC
Zarza la Mayor
Zarza la Mayor
situo en Ekstremaduro
Zarza la Mayor (Hispanio)
Zarza la Mayor (Hispanio)
DEC
Zarza la Mayor
Zarza la Mayor
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarza la Mayor [+]
vdr

Situo redakti

Zarza la Mayor estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 304 m; je 92 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 152 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 170.28 km². Ĝi limas okcidente kun Portugalio.

Situas en la nordookcidento de la provinco de Cáceres kaj en la landlimo kun Portugalio de kio separas ĝin nur la rivero Eljas, ĉar okcidente la municipa teritorio atingas ĝis tiun riveron, je kies transpaso translime estas Salvaterra do Extremo, dum sude limas kun Piedras Albas je 14 km; oriente limas kun la teritorio de Ceclavín, separate el tiu de la rivero Alagón kaj de distanco inter ambaŭ vilaĝoj de 11 km; kaj norde limas kun Moraleja de kiu separas ĝin 28 km.

Historio redakti

Estas en la teritorio prahistoriaj restaĵoj (nome dolmeno) kiu indikas tre fruan okupon ĉirkaŭ la 1a jarmilo a.K. en la Ferepoko. La unuaj konataj popoloj kiuj setlis en la areo estis vetonoj, kiuj dediĉis sin al brutobredado. De la epoko de la Romia Imperio restis kelkaj tomboŝtonoj kaj unu el tiuj montras gravan vorton nome Interamnia kiu eble estis la nomo de la vilaĝo dum romiaj tempoj; ankaŭ en la memortabulo pri la konstruo de la romia ponto de Alcántara (nur je 30 km) aperas tiu nomo, kio sugestas la tiaman gravon de la loko.

 
Kastelo de Peñafiel.

De la araba epoko restas restaĵoj de fortikaĵoj sur la montetopintoj. Komence de la 13a jarcento kaj kiel sekvo de la Batalo de las Navas de Tolosa la reĝo de Leono Alfonso la 9-a okupas la teritorion kaj donas ĝin al helpintaj ĉevaliroj kaze de la okcidento de la provinco la Ordeno de Alcántara. Dum la 13a jarcento alvenis novaj loĝantoj ĉefe paŝtistoj kiuj loĝas en la vilaĝo dum la ĉevaliroj preferas setliĝi ĉe la Kastelo de Peñafiel; ambaŭ setlejoj asocias. En 1323 la vilaĝanoj de La Çarca decidis abandoni ĝin kaj setlis ĉe la kastelo serĉe de protektado. En 1356 la superulo de la Ordeno helpis la loĝantojn reveni al sia iama setlejo kaj tio helpis al la iompostioma abandono de la fortikaĵo kiu perdis definitive sian gravon favore al la vilaĝo de La Zarza.

Dum la 16a jarcento okazis kontraŭstaroj de la nova riĉularo terposedanta kiu vivtenis sin el la produktoj de la agrikulturo dum la feŭdaj antikvaj senjoroj vivtenis sin el la privilegioj kiuj celis helpi la transmigran brutobredadon. Meze de la 17a jarcento militoj kontraŭ Portugalio ege suferigis la loĝantaron. Precize la 18an de majo de 1644 post atako de portugalanoj eksplodis municiejo sub la turo de la preĝejo kaj mortis 300 personoj. Finfine la 16an de junio de 1665 Zarza la Mayor estis konkerita de la najbataj portugalanoj kaj la populacio estis forpelita aliloken. Komence de la 18a jarcento nome en 1705 denove pro milito la portugalanoj konkeris kaj incendiis la vilaĝon, kiu reloĝiĝis nur en 1713. Ekde tiam kontrabando estis grava enspezofonto, ĉar la projektita fabriko de silko en 1749 fiaskis.

Post la Milito de Hispana Sendependiĝo komence de la 19a jarcento, dum la tuta jarcento kaj komenco de la 20a ekestis konfliktoj inter la malriĉa klaso de laboristoj kaj dekstruloj aŭ posedantoj. Post la Hispana Enlanda Milito jam meze de la jarcento elmigrado preskaŭ senloĝigis la vilaĝon.

Demografio redakti

Oni povas konstati laŭ la suba tabelo ke la vilaĝo perdis multe pli da duono de la loĝantaro dum la dua duono de la 20-a jarcento pro elmigrado al industriaj areoj en Madrido, norde de Hispanio aŭ eĉ eksterlande. Tradicie la apartaj vilaĝoj for de la komunikaj vojoj pleje suferis la senloĝigon. Krome tiu estis en pli aparta areo ĉar la zonoj landlimaj estis tradicie nekomunikitaj kaj ofte en milita aŭ preskaŭ milita stato.

La loĝantaro de Zarza la Mayor en la periodo (1900 – 2021)
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011 2021
3 361 3 386 3 740 3 925 4 335 4 535 3 876 2 753 1 958 1 654 1 691 1 373 1 199

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Olivoj, cerealoj kaj paŝtejoj por ŝafoj kaj malpli por bovoj.

Vidindaĵo redakti

Katolika preĝejo.

Eksteraj ligiloj redakti