Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zarzalejo (stacidomo).

Zarzalejo (signife Rubusujejo) estas hispana municipo de la Madrida Regiono. La municipaj limoj de Zarzalejo norde limas kun Santa María de la Alameda kaj San Lorenzo del Escorial, kaj sude kaj okcidente kun Robledo de Chavela. Ĝi havas 20,2 km2, plus 0,4 km2 de Dehesa de Navalquejigo, historie aparteninta al Zarzalejo.

Zarzalejo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28293
Demografio
Loĝantaro 1 810  (2023) [+]
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 4° 11′ U (mapo)40.548277777778-4.1826388888889Koordinatoj: 40° 33′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 104 m [+]
Areo 20,2 km² (2 020 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarzalejo (Madrido)
Zarzalejo (Madrido)
DEC
Zarzalejo
Zarzalejo
Situo de Zarzalejo
Zarzalejo (Hispanio)
Zarzalejo (Hispanio)
DEC
Zarzalejo
Zarzalejo
Situo de Zarzalejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarzalejo [+]
vdr
Preĝejo Sankta Petro Apostolo, Zarzalejo.

La urbeto Zarzalejo troviĝas ĉe la piedo de du granitaj montoj: Machota Alta (1.464 m), populare nomata Pinto de la Monaĥo, kaj Machota Malalta (1.404 m), kiuj apartenas al la Gvadarama Montaro. Zarzalejo situas je 58 km de Madrido ĉefurbo.

Zarzalejo estas dividita en du nukleoj: la supra, la antikva urbeto; la malsupra, La Stacidomo, tradicie konata kiel Los Pajares. La unua strukturita ĉirkaŭ la Placo de la Konstitucio kaj la preĝejo, estis la unua setlejo elektita de Filipo la 2-a por konstrui la Monaĥejon de El Escorial, pro la proksimeco de la ŝtonminoj ĉe la flankoj de la montoj Machotas. La Stacidomo estas pli nova kaj en la lastaj jaroj ĝi rapide kreskis pro la konstruado de multnombraj luksaj domoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti