Zbigniew Antoni Kruszewski

Zbigniew Antoni Kruszewski (naskiĝis la 27-an de junio 1928 en Varsovio) – pola politologo, nepo de pola pioniro de Esperanto Antoni Grabowski.

Zbigniew Antoni Kruszewski
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1928 (1928-06-27) (95-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polaangla
Alma mater Universitato de Ĉikago
Okupo
Okupo lektoro • politikologo
vdr

Vivo redakti

Filo de Tadeusz kaj Irena el domo Grabowska, nepo de esperantisto Antoni Grabowski. Dum la dua mondmilito frekventis sekretan instruadon en gimnazio je la nomo al Tadeusz Czacki en Varsovio. En 1943 eniris al Grizaj Taĉmentoj, kie akceptis pseŭdonomon "Jowisz" (Jupitero) kaj plenumis funkcion de skoltestro. Partoprenis etan sabotadon kaj kampanjojn de batallernejoj, ankaŭ estis komandanto de taĉmento observanta moviĝojn de la germana armeo laŭ la linio oriento-okcidento. Post eksplodo de la ribelo de Varsovio batalis en Suda Mezurbo, poste translokigita al Ĉefkomandejo de Grizaj Taĉmentoj, kie ricevis taskon organizi laboron de kampa poŝto. Arestita de Gestapo en Wilanów forkuris dum transporto trairante al Mokotów, de kie kunportis raportojn al Siekierki kaj Sadyba. Post reveno al la mezurbo avancis ĝis kaporalo kaj estis atribuita al kompanio batalanta en la Mezurbo. Post falo de la ribelaj bataloj forlasis Varsovion kune kun la 72-a Infanteria Regimento de Pola Enlanda Armeo, konsistiganta la 28-an Divizion de Infanterio de la Landa Armeo. De Ożarów Mazowiecki estis transportita al Stalago X B en Sandbostel, kie laboris en tre pezaj kondiĉoj en la minejo de torfo.

Post liberigo flanke de kanada armeo, konsistigantan la 2-an Britan Armeon, atingis Nederlandon, kie eniris al la Unua Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj, komandata de generalo Stanisław Maczek. Poste tra Francio al Italio, kie batalis en la Dua Pola Korpuso. Post malmobilizo decidis resti inter elmigrantaro, forveturis al Londono, kie apartenis al la Pola Korpuso de Prepariĝo kaj Dislokigo, studis en Supera Lernejo de Politika scienco. Li aktivis en pola skoltismo kaj Pola Libereca Movado Sendependo kaj Demokratio, en 1952 decidis translokiĝi al Usono.

Li studis en Fakultato de Internaciaj Rilatoj en Northwestern University, kaj poste en Universitato de Ĉikago, kie akiris gradon de doktoro pri filozofio surbaze de laboraĵo pri ŝanĝo de polaj landlimoj. De 1968 dum du jaroj estis asistanto de profesoro en la fakultato ĉe University of Texas en El Paso, poste ĝis 1972 pli aĝa lekciisto de la altlernejo. En 1972 gajnis titolon de ordinara profesoro, li estas aktivulo de la Kongreso de Pola Diasporo en Usono. Plenumis funkcion de prezidanto de Tutamerika Asocio de Polaj Studentoj en Usono kaj estis sekretario de Politika Komitato de la Diaspora Kongreso en Ilinojso. Li loĝas en El Paso.

Eksteraj ligiloj redakti