Zbigniew GALOR (naskiĝis la 16-an de julio 1952 en Szczecin, mortis la 27-an de januaro 2017 en Poznań) - pola sociologo kaj esperantisto, doktoro habilita, eksterordinara profesoro de Universitato de Szczecin, akademia lekciisto, eksa prezidanto de AIS-Pollando[1].

Zbigniew Galor
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1952 (1952-07-16)
en Szczecin
Morto 27-an de januaro 2017 (2017-01-27) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopolaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo esperantistosociologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1976 finis sociologion en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. Doktoriĝis en Universitato al Maria Skłodowska-Curie en Lublin. En 2008 ĉe Fakultato de Sociaj Sciencoj de UAM habilitiĝis surbaze de disertaĵo Lumpenwłasność: szara strefa i margines społeczny. Profesoro de la Universitato de Szczecin kaj Akademio Internacia de la Sciencoj. Specialiĝis pri sociologio de ekonomio, sociologio de marĝenigo kaj ĝenerala sociologio.

Profesie ligita kun Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin, gvidanto de Fako pri Ĝenerala Sociologio de tiu ĉi altlernejo. Li estis laboranto de Katedro pri Sociaj Sciencoj de Agrikultura Universitato en Poznań, profesoro de Soci-Humanisma Instituto de PWSIiP en Łomża kaj de Supera Lernejo de Homa Scienco kaj Entrepreno en Poznań. Gvidanto de Intermedia Esplor-Grupo "Socia Marĝeno de Poznań" ĉe OIMiR en Poznań (2009-2014), gvidanto de la pola sekcio de AIS kaj prezidanto de Pola Kooperativ-Esperanta Asocio.

Edzo de Ilona Koutny - hungara esperantistino, membrino de Akademio de Esperanto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Życie na skraju – marginesy społeczne wielkiego miasta, (kunredaktoro), Societas Pars Mundi, Bielefeld 2014.
  • Afirmacja czy kontestacja? Dylemat społeczeństwa kapitalistycznego w kryzysie, (kunredaktoro), Societas Pars Mundi, Bielefeld 2014.
  • Nieobecność społeczna. W poszukiwaniu sensów i znaczeń, (kunredaktoro), WSNHiD, Poznań 2012.
  • Odmiany życia społecznego współczesnej Polski Instytucje  Polityka Kultura, Z. Galor (redaktoro), WSNHiD, Poznań 2010.
  • Ĉu „diabla cirklo”? Direkte al sociologia esploro pri UEA, (en:) Detlev Blanke, Ulrich Lins (redaktoro),  La arto labori kune, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2010.
  • Ownership identity of cooperatives in the new Europe, (en:)The future of co-operatives in a growing Europe,  R. Chaves kaj aliaj (redaktoro), Universitat de Valencia, Valencia 2007.
  • Tradycyjna własność spółdzielcza i zarządzanie w warunkach transformacji ustrojowej, en: Z. Chyra-Rolicz (redaktoro), Pomoc czy przeszkoda? Rola tradycji w odbudowie polskiej spółdzielczości, Siedlce 2004.
  • Lumpenwłasność: szara strefa i margines społeczny, Wydawnictwo Akademii Rolniczej im. Augusta Cieszkowskiego w Poznaniu, Poznań 2006.
  • Europa właścicieli, Z. Galor (redaktoro), Wydawnictwo Akademii Rolniczej im. Augusta Cieszkowskiego w Poznaniu Poznań 2005.
  • Osobowość a własność – o koncepcji „być” i „mieć” w świetle K. Marksa teorii osobowości, „Studia Socjologiczne”, 1, 1989.

Esperanta literaturo redakti

  • Maria kaj Janusz Pokrzywniccy, Memore al Zbigniew Galor, en "Pola Esperantisto", n-ro 1/2017, p. 24-26

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-24. Alirita 2008-05-19.

Eksteraj ligiloj redakti