Zbigniew Ziobro

Pola politikisto

Zbigniew Tadeusz Ziobro (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1970 en Krakovo) estas pola politikisto, laŭ edukiteco juristo, ĝenerala akuzisto.

Zbigniew Ziobro
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1970 (1970-08-18) (53-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Subskribo Zbigniew Ziobro
Familio
Edz(in)o Patrycja Kotecka
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikistojuristoadvokato
TTT
Retejo http://www.zbigniewziobro.pl
vdr

En la jaroj 2005–2007 ministro pri justeco kaj ĝenerala akuzisto en registaroj de Kazimierz Marcinkiewicz kaj Jarosław Kaczyński, de 2015 ministro pri justeco en registaroj de Beata Szydło kaj Mateusz Morawiecki, de 2016 denove ĝenerala akuzisto. Parlamentano al Pola Sejmo de la 4-a ĝis 6-a kadencoj kaj la 8-a, eŭrodeputito de la 7-a kadenco, kunkreinto kaj prezidanto de Solidara Pollando.

Vivo redakti

Edukiteco kaj profesia laboro redakti

En 1994 finis studojn ĉe Fakultato de Juro kaj Administrado de Jagelona Universitato. Post studoj praktikis jurisprudencon en Provinca Akuzistejo de Katowice. En 1997 ekzameniĝis pri akuzarto, tamen ne eklaboris ĉi-kampe. En la jaroj 1998-2000 laboris en Ĝenerala Dogana Inspektorejo. Poste estis konsilisto de ministro pri internaj aferoj Marek Biernacki.

En la dua duono de la 90-aj jaroj publikigis kekajn artikolojn pri puna juro, i.a. en "Rzeczpospolita". En 1999 kune kun Witold Gadowski fondis en Krakovo Asocion Katono kaj kreis Helpo-Centron al Viktimoj de Krimoj.

Privata vivo redakti

Filo de Jerzy kaj Krystyna el domo Kornicka. Infanaĝon kaj lernotempon pasigis en Krynica-Zdrój. La patrino estis dentistino, la patro kuracisto kaj direktoro de sanatorio. Ĝis 1990 apartenis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio, kaj de 1980 ankaŭ al Solidareco. Nepo de Ryszard Kornicki, oficiro de Pola Enlanda Armeo kaj soldato de Libero kaj Sendependo). Edziĝinta al ĵurnalistino Patrycja Kotecka. Havas du filojn kaj fraton Witold.

Bibliografio redakti

  • Andrzej Stankiewicz, Piotr Śmiłowicz, Zbigniew Ziobro. Historia prawdziwa. Eldonejo Axel Springer Polska, Varsovio 2007, p. 144; Serio: "Sub lupeo de Newsweek Polska", ​ISBN 978-83-60717-85-1​ (aldonaĵo al semajnrevuo "Newsweek Polska" n-ro 28 el la 9-a de julio 2007)

Eksteraj ligiloj redakti