Zdechovice (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zdechovice

Municipo Zdechovice troviĝas sub sudaj partoj de Železné hory (Fera Montaro) en distrikto Pardubice kaj regiono Pardubice en Ĉeĥio, ses kilometrojn oriente de la urbo Přelouč. Vivas ĉi tie 667 loĝantoj (2023). La plej malnova skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1352.

Zdechovice
municipo
Kastelo en Zdechovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zdechovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Memorindaĵo Zdechovice kastelo
Rivero Morašický potok
Situo Zdechovice
 - alteco 228 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 01″ N 15° 28′ 13″ O / 50.01694 °N, 15.47028 °O / 50.01694; 15.47028 (mapo)
Areo 8,62 km² (862 ha)
Loĝantaro 667 (2023)
Denseco 77,38 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 667
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 11
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 576026
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zdechovice (Pardubice District)
Retpaĝo: www.zdechovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Baroka preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Zdeĥovice

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Morašice, Trnávka, Přelouč, Řečany nad Labem, Chvaletice, Jankovice kaj Horušice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869994
18801 018
18901 005
1900964
1910958
1921877
JaroLoĝantoj
1930797
1950647
1961716
1970618
1980565
1991514
JaroLoĝantoj
2001620
2014621
2016623
2017614
2018607
2019626
JaroLoĝantoj
2020637
2021609
2022638
2023667

Memorindaĵoj redakti

Kastelo redakti

Komence de la 15-a jarcento ĉi tie en fortikaĵeto rezidis Jan Voděra el Sekerčice, pli poste posedantoj de la fortikaĵo kaj vilaĝo estis la reĝo Vladislao la 2-a Jagella, Nikolao Trčka el Lípa kaj Sidonio Lev el Rožmitál. Ĉirkaŭ la jaro 1600 estis la fortikaĵo rekonstruita en renesancan kastelon kaj tiu en la 18-a jarcento fare de familio Paar rearanĝita baroke. Ĉirkaŭ la kastelo estas parko kun rara ekzota flaŭro. De la jaro 1968-a ĝis 1990-a en la kastelo estis kazerno de la soveta armeo.

Baroka preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo redakti

estis konstruita en la jaro 1716. Ĝi estas ununava kun trilatere aranĝita altarejo kaj kun sakristio sur norda flanko. Antaŭ la okcidenta fasado estas turo en la dua etaĝo apogata per volutaj ŝildoj. En la interioro estas plafona pentraĵo "Ĉielenpreno de Virgulino Maria", valora ĉefa altaro kun figuroj de anĝeloj kaj bildo "Renkonto de Sanktaj Petro kaj Paŭlo antaŭ ekzekuto". En la preĝejo estas ankoraŭ valoraj bildoj "Sankta Francisko", "La Sankta Familio" kaj "Sankta Johano el Nepomuko". Ĉe la preĝejo estas tombejo kaj poligona kadavrejo kun ŝinda tegmento.

Paroĥestrejo redakti

estas el la duono de la 19-a jarcento, unuetaĝa kun trilatera voluta ŝildo.

Mariakulta kolono redakti

el komenco de la 18-a jarcento antaŭ la kastelo estas baroka.

Bieno n-ro 15 redakti

kun empira pordego.

Memorplato al J.S. Pressl redakti

de J. Gočár kaj B. Kafka el jaro 1909.

Gigantaj litoj redakti

En arbaro du kilometrojn sude de la vilaĝo troviĝas grupo de ŝtonegoj nomata "Gigantaj litoj".

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.