Zdenkó Tamássy [tamAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tamássy Zdenkó estis hungara komponisto. Lia patrino estis Rózsi Ilosvay.

Zdenkó Tamássy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1921 (1921-09-06)
en Vezseny
Morto 9-an de junio 1987 (1987-06-09) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Zdenkó Tamássy
Familio
Patro Pál Tamássy
Patrino Rózsi Ilosvay
Okupo
Okupo komponisto • music editor
vdr

Zdenkó Tamássy[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1921 en Vezseny, li mortis la 9-an de junio 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zdenkó Tamássy studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 19401946. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Böszörményi-Nagy kaj Rezső Kókai (komponisto). Post siaj studoj li akiris statuson en Hungara Radio. En 1953 li estis estro de la muzika frakcio. Tiuteme li ankaŭ komponadis, plej ofte ekde 1951 muzikaĵojn por filmoj. Li ricevis premion en 1966.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Vendégek (ĝojopero, 1975)
  • Olasz vendéglő (ĝojopero, 1985)
  • Hotel Amerika (opereto)
  • Hófehérke és a hét törpe (pupteatraĵo)
  • Micsoda nő (ŝlagro)
  • Én nem akarok mindenáron férjhez menni (ŝlagro)

Elektitaj filmaj muzikaĵoj redakti

  • Aggtelek (1955)
  • A nagyrozsdási eset (1957)
  • Május (1963)
  • Régi idők mozija (1972, ankaŭ aktoro)
  • Illatszertár (1987)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

Referencoj redakti