Zdenka Bergrová

ĉeĥa poetino kaj tradukistino

Zdenka BERGROVÁ, fraŭline Vovsová (naskiĝis je la 10-a de marto 1923 en la Praga Vyšehrad, mortis la 22-an de majo 2008 en Praha) estis ĉeĥa poetino kaj tradukistino el la rusa, parte ankaŭ el la angla. Amikino de Esperanto. Ŝia edzo estis ĉeĥa pentristo, skulptisto, grafikisto kaj ilustristo Věroslav Berger.

Zdenka Bergrová
Persona informo
Naskonomo Zdenka Vovsová
Naskiĝo 10-an de marto 1923 (1923-03-10)
en Prago
Morto 22-an de majo 2008 (2008-05-22) (85-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥarusaangla
Ŝtataneco Ĉeĥio
Memorigilo Zdenka Bergrová
Familio
Edz(in)o Věroslav Berger
Okupo
Okupo poeto • tradukistoverkisto
vdr

La patro estis tipografo. Ŝi abiturientiĝis en 1942 en reala gimnazio Krásnohorská, poste trapasis bibliotekistan mezlernejon en la Praga Klementino kaj ĝis la militfino ŝi estis komandita al Rudolfino por transporti librojn en bunkron. Ŝi posedas atestilon pri partopreno en rezistado laŭ la leĝo 255 kaj el majo 1945 medalon de barikadanoj de Pankrác kun malalta numero 419. En la dua militduono ŝi aktivis en la grupo de Jindřich Honzl, tial 1945 ŝi estas en listo de Studio de Nacia Teatro. De la somera semestro 1945 ŝi studis ĉe filozofia fakultato de Universitato de Karolo fakojn ĉeĥa kaj rusa literaturoj. En 1949 ne estis rekonita ŝia disertacia laboro, ĉar ŝi rifuzis ŝanĝi sian opinion pri V. G. Korolenko, aprezante lian senpartiecon en la revolucio kaj helpemon al ĉiuj bezonatoj. Rehonorigan dektorecon ŝi ricevis en 1990.

En junio de 1945 aperis ŝia unua poemo en ĵurnalo Mladá fonta (Juna Fronto), en 1945 ŝi gajnis en junulara konkurso la unuan premion por la pupteatra versita fabelo Marcipana Dometo, kiun enscenigis Václav Vaňátko kaj en 1946 eldonis eldonisto Josef Richard Vilímek. Ekde 1949 Z. Bergrová publikigis tradukojn el jenaj poetoj: Puŝkin, Lermontov, Nikolaj Aleksejeviĉ Nekrasov, Taras Ŝevĉenko, Sergej Jesenin, Boris Pasternak, kun lingva konsulto ankaŭ Paul Verlaine kaj William Shakespeare. Presitaj tradukitaj versoj ne estas malpli multaj ol 70.000...

Ekde 1990 ŝi eldonis plurajn proprajn poemarojn.

Distingoj: Medalo kaj diplomo de Eŭropa Cirklo Franz Kafka, Prago 1999. Indikoj pri ŝi estas en Kdo je kdo v Československu (Kiu estas kiu en Ĉeĥoslovakio), ČTK 1969, en Ukrainia literatura enciklopedio, Kievo 1988, en enciklopedio Who's Who in the World, Edition 2000, Marquis, USA, en Ĉeĥio en enciklopedio Diderot, plue en enciklopedio 2000 Outstanding People, Cambridge, England...

Memortabulo sur ŝia domo

Verkoj redakti

  • Na jarní barvy spoléhám (Mi fidas je printempaj koloroj - t.e. Katalogo de ekspozicio de Věroslav Bergr)
  • Jedinému čtenáři (Al unu sola leganto)
  • Leťte, ptačí noty (Flugu, birdaj notoj)
  • Praha je pečeť (Prago estas sigelo)
  • Slova noci (Vortoj de la nokto)
  • Humor má černé dno (Humuro havas nigran fundon).
  • Šimy a jiné opičárny (Ŝimio kaj aliaj simiaj petolaĵoj - fabeloj pri simio)
  • Havlíčku Borovský, je humor na trosky? (Ho Havlíček Borovský, ĉu la humuro ruinas?)
  • Úlety a troufalá falza Zdenky Bergrové (Misoj kaj arogantaj falsoj de Zdenka Bergrová - bibliografio 1945-2005)
  • Vesmír zvoní hvězdami / Kosmo sonoras per steloj (dulingva eldono, tr. Jaroslav Krolupper)
  • Ohlas z Li Poa (Resonoj el Li Po, 2008)

En Esperanto redakti

  • Vortoj de la nokto (tr. Jaroslav Mráz, 2002)
  • Ŝimio kaj aliaj simiaj petolaĵoj (tr. Jiří Patera - sole en la reto)
  • Vesmír zvoní hvězdami / Kosmo sonoras per steloj (dulingva eldono, tr. Jaroslav Krolupper, 2007)
  • Mi renkontas vortojn (tr. J. Krolupper, 2012)
  • Podzimní měsíc / Aŭtuna luno (tr. J. Krolupper, 2009)

Eksteraj ligiloj redakti