Zeino estas proteino el la prolamina grupo trovebla en maizo. Prolaminoj estas ĉ. duono el ĉiuj proteinoj de maizo. Zeino estas farata el maiza gluteno per 70 %-a etanolo, kiu povas ĝin solvi. Poste la etanolo estas forvaporigita kaj konstruiĝas la membrano, kiun oni povas utiligi multflanke.

Pura zeino estas senkolora, senodora, sengusta, malmola, persista, nesolvebla en akvo kaj grasoj ĝin ne trapasas. Ĉar zeino estas tute manĝebla, ĝi estas valora por procezataj manĝaĵoj kiel konservilo. Zein en 1985 ĝenerale agnoskiĝis sendanĝera fare de la usona nutraĵa kaj medicina administracio (angle U.S. Food and Drug Administration, mallonge FDA; agnoskiĝo GRAS, angle generally recognized as safe).

Zeino estas uzata kiel klara ŝelo por dolĉaĵoj, nuksoj, sekigitaj fruktoj, medikamentoj, kaj aliaj. Diversaj komponantoj de produkto estas eble izoli el la aliaj per zeino-membrano.

Oni povas procesi zeinon pli longe al rezinoj kaj polimeroj kiujn estas eble uzi en diversaj plastoproduktoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.