Zemgalio (latve Zemgale) estas unu el la kvin historiaj regionoj de Latvio. La regiono situas sude de la rivero Daŭgavo kaj limas al Selonio (Supra Latvio), Aŭkŝtajtio (Supra Litovio) kaj Kuronio. Dum la mezepoko Zemgalio iĝis parto de Kuronio kaj kune kun tiu regiono fine iĝis parto de Latvio. Pro tiu kialo Zemalio ne ricevis propran stelon en la blazono de Latvio, sed reprezentiĝas kune kun Kuronio.

Zemgalio
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoLatvio
- koordinatoj56° 40′ 0″ N, 23° 30′ 0″ O (mapo)56.666723.5Koordinatoj: 56° 40′ 0″ N, 23° 30′ 0″ O (mapo)


Zemgalio (Tero)
Zemgalio (Tero)

Zemgalio (Latvio)
Zemgalio (Latvio)
DEC
Zemgalio
Zemgalio

Map
Zemgalio
Vikimedia Komunejo:  Zemgale [+]
vdr
mapo de la regionoj de Latvio

La pejzaĝo estas precipe ebena. Krom la rivero Daugava la dua plej grava rivero nomiĝas Lielupe. Gravaj urboj estas Jelgava, la eksa ĉefurbo de Kuronio, kaj Bauska.

Foje la regiono kunkalkuliĝas kun la oriente najbara regiono Selonio, kiel ekzemple en la flava mapo kun helverda fono en la informkesto (la suba mapo en malhelruĝo kaj helflava fono montras la pli striktajn, historiajn limojn): se tiel kalkuli, sume estus nur kvar regionoj de Latvio, sed la sumigo por bona orientiĝo ne aparte helpas.

Grava turisma allogaĵo estas Rundāles pils (kastelo Rundāle, germane Schloss Ruhental) apud Bauska.