Zentrumspartei

politika partio en Germanio

La Zentrumspartei ("Centra Partio" aŭ "Partio de la Centro", mallongigo: Z) nomiĝis germana katolika partio fondita en 1870. Famaj politikistoj de ĝi estis Ludwig Windhorst kaj Wilhelm Marx. En la Germana Imperiestra Regno (1871-1918) ĝi batalis kontraŭ la regna kanceliero Bismarck, kiu subtenis la evangelian eklezion. Dum la Vajmara Respubliko (1918-1933) ĝi fojfoje estis registara partio en koalicio kun SPD kaj DDP. Tian tripartian registaron oni nomis “Vajmara Koalicio”, ĉar ĝi konsistis el tri partioj, kiuj kune subtenis la Respublikon kontraste al la konservativuloj, kiuj preferis monarĥion, kaj la ekstremistoj, kiuj intencis estigi diktatorecon. Ĝi devis dissolviĝi en 1933 sub la premo de la registaro de Adolf Hitler. Post la dua mondmilito la partio restariĝis kaj daŭre ekzistas, sed restis malgranda: ĝian gvidan rolon transprenis la Kristandemokratia Unio.

Zentrumspartei
Deutsche Zentrumspartei - Älteste Partei Deutschlands gegründet 1870
emblemo
flago
politika partio en Germanio • malgranda partio
Komenco 13-a de decembro 1870 vd
Fino 5-a de julio 1933 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Dormagen
Ideologio

kristana demokratio • socia konservativismo • politika katolikismo

Ĉefestro(j) Gerhard Woitzik vd
Membro de European Christian Political Movement vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Partio de la Centro
Zentrumspartei
politika partio en Germanio • malgranda partio
Lando  Germanio
Estro Gerhard Woitzik
Fondiĝo La 13-an de Decembro 1870
Ĉefa sidejo Straberger Weg 12, 41542 Dormagen
Ideologio politika katolikismo
Retejo http://www.deutsche-zentrumspartei.de
vdr
Centre Party Member of Reichstag (First line sitting from left to right: Paul Letocha, Dr. Ludwig Windthorst, Graf v. Johann Anton von Chamaré, Anton von Dejanicz-Gliszczynski, Albert Horn second line-standing-left to right: Graf v. Friedrich von Praschma, Philipp Schmieder (not Centre party), Dr. Felix Porsch, Dr. Frhr. Clemens Heereman von Zuydwyck, Julius Szmula)

Balotaj rezultoj 1871-1933 redakti

Imperiestra Regno redakti

Dato[1] Voĉoj[2] Mandatoj[3]
3-a Marto 1871 18,6% 63
10-a de Januaro 1874 27,9% 91
10-a de Januaro 1877 24,8% 93
30-a de Julio 1878 23,1% 94
27-a de Oktobro 1881 23,2% 100
28-a de Oktobro 1884 22,6% 99
21-a de Februaro 1887 20,1% 98
20-a de Februaro 1890 18,6% 106
15-a de Junio 1893 19,1% 96
16-a de Junio 1898 18,8% 102
16-a de Junio 1903 19,8% 100
25-a de Januaro 1907 19,4% 105
12-a de Januaro 1912 16,4% 91

Vajmara Respubliko[4] redakti

Dato Voĉoj Mandatoj
19-a de Januaro 1919 19,7% 91
6-a de Junio 1920 13,6% 64
4-a de Majo 1924 13,4% 65
7-a de Decembro 1924 13,6% 69
20-a de Majo 1928 12,1% 62
14-a de Septembro 1930 11,8% 68
31-a de Julio 1932 12,5% 75
6-a de Novembro 1932 11,9% 70
5-a de Marto 1933 11,2% 74

La ŝajna nekongrueco de la elcentaj voĉoj kaj la nombro da mandatoj rezultas el la ŝanĝanta nombro da entutaj mandatoj depende de la tuta nombro da voĉdonantoj.

Referencoj redakti

  1. Leicht, Johannes: Parteien, Wahlen und Wahlrecht. Die Reichstagswahlen 1871-1912. El: dhm.de (germana historia muzeo). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/innenpolitik/parteien/ Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
  2. bundestag.de: Historische Ausstellung des Deutschen Bundestages. Ergebnisse der Reichstagswahlen 1871 bis 1912. Ligilo: http://www.bundestag.de/kulturundgeschichte/geschichte/infoblatt/wahlen_kaiserreich.pdf Arkivigite je 2013-11-01 per la retarkivo Wayback Machine. Vidita la 30-an de Oktobro 2013.
  3. StJbDR, 1882, p. 136/137; StJbDR, 1899, p. 158; StJbDR, 1914, p. 342.
  4. Brache/Funke/Jacobsen (eldonantoj): Die Weimarer Republik 1918-1933. Politik. Wirtschaft. Gesellschaft. bpb, Bonno 1987, p. 630/631.