Zepelina atako 1915

La 19-a de januaro 1915 okazis la unua aeratako de germanaj zepelinoj al Britio.

La aeratakon realigis tri zepelinoj de la germana mararmeo: L-3, L-4 kaj L-6, kiuj startis de Fuhlsbüttel kaj Nordholz. L-6 estis devigata reveni en bazejon kaŭze de rompo de motoro, sed L-3 kaj L-4 aperis super Norfolko ĉirkaŭ la 20:00.

L-3 ĵetis naŭ bombojn en distrikto Great Yarmouth je la 20:25. Tiam estis mortigataj du homoj kaj tri vunditaj.

En tiu ĉi tempo L-4 flugis nord-okcidenton al Bacton kaj ĵetis brulbombojn sur Sheringham, Thornham kaj Brancaster, ankaŭ potencan detruabombon sur stacion de sendrata telegrafo en Hunstanton. La sekva celo de L-4 estis Heacham, Snettisham kaj King's Lynn. Unu brul- kaj sep detruabomboj forprenis vivojn de du homoj kaj vundis 13 homojn.

Ambaŭ zepelinoj disrompiĝis ĉe bordo de Jutlando la 17-an de februaro 1915, kiam ili trafis en ŝtormon dum reveno en bazon, post plenumado de (la?) milittasko.