Ziegfeld Follies (1907-1931) estis la nomo de serio de muzikaj revuoj de Broadway, Novjorko.

Inspiritaj super Folies Bergère de Parizo, la Ziegfeld Follies estis kreitaj kaj gviditaj de Florenz Ziegfeld, surbaze de ideo de lia edzino, la aktorino Anna Held. Temis pri spektakloj kiuj inkluzivis dancojn, koreografiojn kaj komikajn sketĉojn kiuj estis tre famaj kaj ricevis bonan kritikon kaj vastan publikon.

Ili prezentis rimarkindajn artistojn, inter ili Eve Arden, Irving Berlin, Joan Blondell, Fanny Brice, Louise Brooks, Eddie Cantor, Marion Davies, Paulette Goddard, Beatrice Lillie, Dorothy Mackaill, Mae Murray kaj Barbara Stanwyck, inter multaj aliaj.

En 1944 samnoma filmo debutis, kun Fred Astaire kaj Cyd Charisse.