Ziginĉor estas la plej granda urbo de la samnoma regiono Ziginĉor en la Kazamanco, la suda parto de Senegalio. Ziginĉor estas la komerca centro de Kazamanco kaj grava komercejo inter Gambio kaj Gvineo-Bisaŭa.

Ziginĉor
urbo • commune of Senegal • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 69 646  (1976) [+]
Loĝdenso 7 738 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 35′ N, 16° 16′ U (mapo)12.586111111111-16.27075Koordinatoj: 12° 35′ N, 16° 16′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono GMT [+]
Ziginĉor (Senegalo)
Ziginĉor (Senegalo)
DEC
Ziginĉor
Ziginĉor
Situo de Ziginĉor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ziguinchor [+]
vdr
Satelita bildo de la urbo.

Ziguinchor festis decembre 2004 sian 100-jaran funkcion kiel ĉefurbo de la Kazamanco.

La pramŝipo Le Joola trafikis inter Dakaro kaj Ziginĉor ĝis ĝi pereis la 26-an de septembro 2002, pereigante ĉirkaŭ 2 000 pasaĝerojn. Ekde 2005 la servon liveris la ŝipo Wils, kaj de 2008 la ŝipo Aline Sitoé Diatta.

La plej granda najbarurbo estas la 30 km norde situanta Bignona. Inter tiuj du urboj trapasas la lingvolimo inter la volofa kaj djola lingvoj.

En 1992 papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Ziginĉor-on, kiu formas la kristanan centron de Senegalio.

Okcidente kaj norde la regionon ĉirkaŭas mangrovo, kiu proponas ege multspecan naturon.

Ziginĉor estas militbazo kaj estas ligita al Dakaro kaj aliaj grandaj urboj de la regiono per civila flughaveno.

Okcidente de la urbo etendiĝas ĝis la Atlantiko marĉo- kaj riveropejzaĝoj, kiuj loĝigas diversajn gentojn, pli ol 30 lingvojn kaj multajn tradiciojn.

Ziginĉor estas grava loko por la turismo: ĉi tie la Klubo Mediterranée konstruis ripozejon por precipe franclingvaj eksterafrikanoj, kiu estas komlete izolita de la ĉirkaŭaĵo. Pro la izoliteco de la mono elspezata de la turistoj nur malmultege restas en la lando mem.

Elstaraj urbanoj redakti

  • Ousmane Sembène (1923–2007), verkisto kaj fimreĝisoro, „patro“ de la kino sude de la Saharo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti