Zigmantas

vira persona nomo

Zigmantas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la germana nomo Sigmund (en la moderna germana prononcata [Zigmunt], tial la litovaj literoj "z", ne "s", kaj "t", ne alternative "d") aŭ de ties latinigita formo Sigismundus respektive la gota formo Sigismunth. La origina nomo konsistas el la gotaj elementoj sigis ("venko") kaj munth ("protekto de malfortuloj") [1] - en la malnovaltgermana lingvo la koncernaj formoj estas sigu kaj munt. Kutima litovlingva mallongiga formo estas la nomo Zigmas.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Zigmantas Balčytis (naskiĝis en 1953), politikisto, komisia ĉefministro de Litovio, ministro pri financoj kaj trafiko
  • [ristupas Zigmantas Pacas respektive en pola formo Krzysztof Zygmunt Pac (1621-1684), kanceliero de la Grandduklando Litovio
  • Sigismondo la 3-a Vasa, litove Zigmantas Vaza (1566-1632), ekde la jaro 1587 reĝo Sigismondo la 3-a Vasa de Pollando kaj grandduko Sigismondo la 4-a Vasa de Litovio

Historia formo redakti

Historia variaĵo estas la formo Žygimantas [Ĵigimantas], de la historia grandduko Sigismondo la 1-a de Litovio (14321440), nomata Žygimantas Kęstutatis.

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 384