Zimbalono estas muzika instrumento, kun horizontale streĉitaj kordoj, kiujn oni sonigas per du batiloj (PIV).

Zimbalono
Zimbalono de Pista Dankó en muzeo en Eger
Zimbalono en apencela muzeo

La primitiva zimbalono venis al Eŭropo de persa-araba kultura sfero proksimume en la 12-a jarcento.

La nuntempa zimbalono havas 35 ĝis 39 kordojn, el kiuj eblas tiri 50 ĝis 56 tonojn. Zimbalono ne havas dampilon kaj estas facile transportebla.

Uzas ĝin precipe folkloraj grupoj konservantaj la popolan tradicion.

Zimbalono estas cigan- kaj hungar-devena kordinstrumento, speco de 35-korda citro sonigata per du bastonetoj kun kurba, lede aŭ ŝtofe garnita ekstremaĵo.

Simila instrumento estas tipa de la regiono Apencelo, en orienta parto de Svislando.

Vidu ankaŭ redakti

  • la artikolojn pri psaltero, jam antikve konata instrumento diversforma, kiu foje ankaŭ ludiĝis per maleetoj,
  • kaj pri jangĉino, ĉina formo de zimbalono,
  • pri la moderna formo de citro, muzikilo aspekte simila al zimbalono,
  • kaj nelaste ankaŭ pri cimbalo, nomo de similsona, sed tute alispeca muzikilo.