Zimnicea

urbo en nuna Rumanio

Zimnicea [zimniĉa] estas urbo en la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi dufoje estis ĉefurbo de la distrikto, en 1837/38 kaj en 1877/78. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 12 589 loĝantoj sur areo de 131,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km².

Zimnicea
urbeto en Rumanio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Valaĥio
Distrikto distrikto Teleorman
Poŝtkodo 145400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 589  (2021) [+]
Loĝdenso 96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 39′ N, 25° 22′ O (mapo)43.65388888888925.365Koordinatoj: 43° 39′ N, 25° 22′ O (mapo) [+]
Alto 48 m [+]
Areo 131,31 km² (13 131 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Zimnicea (Rumanio)
Zimnicea (Rumanio)
DEC
Zimnicea
Zimnicea
Situo de Zimnicea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zimnicea [+]
vdr

Zimnicea estas la plej suda urbo de Rumanio. Ĝi situas en la suda parto de la ebenaĵo Boian, je 40 km de la distrikta ĉefurbo Alexandria. Danubo, tie limo al Bulgario, preterfluas en distanco de du kilometroj de la urbocentro. La urbon trafluas la rivero Pasărea.

En 1977 tertremo detruis proksimume 89 % de Zimnicea. Tiu granda parto kredeble rezultas el tio, ke konstruaĵojn ankoraŭ ripareblajn oni tamen detruis por povi konstrui tute novan urbon. Bedaŭrinde la kvalito de la konstruado ne estis bona, kaj kelkaj domoj tiam konstruitaj jam kadukiĝas.

Zimincea situas ĉe tri naciaj vojoj:

  1. D. N. 51: Zimnicea – Izvoarele – Alexandria, 40 km.
  2. D. N. 51 A: Zimnicea – Suhaia – Turnu Măgurele, 60 km.
  3. D. N. 5 C: Zimnicea – PetroșaniGiurgiu, 60 km.

Fervojo ekzistas de 1901. Trajnoj iras de la haveno (Zimincea Port) tra la urbo norden al Alexandria kaj Roșiorii Nord; tie estas ligo al la ĉefa linio de Bukareŝto al Timișoara.

Zimnicea havas partnerecon aŭ kunlaboron kun jenaj urboj[1]:

Notoj redakti

  1. Lista municipiilor înfrățite din România. Arkivita el la originalo je 2009-12-22. Alirita 2010-10-31.