La zingibro (latine: zingiber officinale), familio de la zingibracoj havas sian originon en Azio. Nuntempe ĝi ankaŭ estas kultivata en pluraj tropikaj regionoj de Afriko kaj Ameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zingiber officinale

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Zingiberales
Familio: Zingibracoj Zingiberaceae
Genro: Zingiber
Zingiber officinale
Roscoe, 1807
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En la kuirarto uzatas la rizomo de la planto. Oni povas aĉeti la freŝan kaj la sekigitan rizomon (ĉi lastan ankaŭ en muelita stato) kaj pecojn de kandita zingibro. La spico fajnigas marmeladojn, legomojn, saŭcojn, bombonojn, bakaĵojn, likvorojn kaj eĉ specialan bieron: la tiel nomatan Ginger Ale. Ĝi estas ŝatata aldonaĵo en kareo.