Zollikofen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zollikofen (stacidomo).

Zollikofen estas urbo kaj komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Berno. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 10000 loĝantojn je la 20-a de marto 2008.

Zollikofen
Blazono de Zollikofen
Blazono de Zollikofen
Blazono de Zollikofen
Preĝejo de Zollikofen
Preĝejo de Zollikofen
Preĝejo de Zollikofen
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  47° 0′ 0″ N 7° 27′ 25″ O / 47.00000 °N, 7.45694 °O / 47.00000; 7.45694 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N 7° 27′ 25″ O / 47.00000 °N, 7.45694 °O / 47.00000; 7.45694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10000
Areo 5,40 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 3052
Komunumkodo 0361
Mapo de Zollikofen
Mapo de Zollikofen
Mapo de Zollikofen
vdr

Geografio redakti

Zollikofen situas norde de kurbo de la rivero Aro (rivero) proksimume kvin kilometroj norde la la federacia urbo Berno, kaj apartenas al ties aglomeraĵo.

Najbaraj komunumoj redakti

La urbo Zollikofen limas en sudo al la komunumoj Bremgarten ĉe Berno kaj Berno, en oriento al Ittigen, en nordo al Münchenbuchsee, kaj en okcidento al Kirchlindach.

Mormona templo redakti

 
Mormona templo apud Zollikofen

Apud Zollikofen (tamen sur la teritorio de la najbara komunumo Münchenbuchsee troviĝas la Bern-templo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Temas pri la unua mormona templo, kiu estis konstruita ekstere de Nordameriko. Ĝi estis konstruita en la jaro 1953 kaj estas la ununura templo de la mormonoj en Svislando.

Trafiko redakti

Zollikofen estas per regionaj trajnoj kaj poŝtaŭtolinioj bone konektita al publika trafikreto. Krom la stacidomo Zollikofen sur la teritorio de la urbo situas kvar trajnhaltejoj. La stacidomoj kaj trajnhaltejoj de la komunumo estas servataj de la fervojentreprenoj Bern-Lötschberg-Simplon AG (Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo) kaj Regionalverkehr Bern-Solothurn (Regiontrafiko Berno-Soloturno).

La urbo disponas ankaŭ pri aliro al la naciaj aŭtoŝoseoj A1 de Berno al Zuriko kaj A6 de Berno al Bielo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zollikofen datiĝas el la jaro 1061 kiel Zuninkoven.

En mezepoko Zollikofen apartenis al la Regejo Reichenbach. La Regejo Reichenbach perdis siajn servutajn rajtojn kun la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kaj estis ekuzata la nomo Zollikofen por la loko. En la jaro 1811 la komunumo formale sendependiĝis de Reichenbach kaj fariĝis memstara politika komunumo.

La 20-an de marto 2008 la komunumo bonvenigis sian 10000-an loĝanton kaj tiel oficiale akiris la statuson de urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti