Zoltán Őrösi Pál

ŐRÖSI Pál Zoltán (eo:eoreoŝi) estis hungara abelbredisto, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio. Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 14-an de januaro 1904 kaj mortis en Budapeŝto la 13-an de aprilo 1986.

Zoltán Őrösi Pál
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1904 (1904-01-14)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 13-an de aprilo 1986 (1986-04-13) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entomologo
vdr

Biografio redakti

Zoltán Őrösi Pál iĝis post la fino de la Universitato de Budapeŝto mezlerneja instruisto, pli poste li havigis kvalifikon de universitata privatprofesoro. Inter 1933-1944 li laboris plurfoje en la abelmalsan-esplorista instituto de Berlin. Ekde 1942 ĝis 1972 li estis direktoro de la Méhészeti és Méhbiológiai Kutató Intézet en Budapeŝto, pli poste ĝia scienca konsilanto. Lia ĉefa esplorkampo estis la studado de la malamikoj kaj parazitoj de abeloj. Inter 1924 kaj 1944 li estis la ĉefkunlaboranto de revuo Méhészet, ekde 1954 respondecredaktoro de la Üzemi és Háztáji Méhészet.

Fonto redakti

  • Magyar életrajzi lexikon

Verkoj ĉefaj redakti

  • Méhellenségek és a köpű állatvilága (Bp., 1939);
  • Méhek között (Bp., 1951);
  • Kis méhészkönyv (Bp., 1954).