Naskiĝdato de la informkesto estas erara!

Zoltán Dövényi
Zoltán Dövényi 2006
Zoltán Dövényi 2006
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (76-jaraĝa)
Okupo
Okupo geografo
vdr

Zoltán Dövényi [dovEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dövényi Zoltán estas hungara geografo, altlerneja instruisto.

Zoltán Dövényi[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1948 en Balatonboglár.

Biografio redakti

Zoltán Dövényi maturiĝis en gimnazio en Csurgó en 1967, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1973. Post siaj studoj li laboris jardekon en akademia geografia instituto en Békéscsaba, poste en ties centro en Budapeŝto (li estis vicinstitutestro ekde 1997). En 1988 li havis stipendion en Munkena universitato, en 1996 li esploris en Lepsiko. Ekde 1991 li ankaŭ instruis en Universitato Janus Pannonius, kie li habilitiĝis post 4 jaroj. Inter 2005-2010 li estis institutestro en la ĵus menciita universitato. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1974, ĝuste post jardeko li kandidatiĝis, en 2003 li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1992-2018. Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Platz und Chancen Ungarns in Mitteleuropa (1992)
  • A szuburbanizáció térbeni-társadalmi jellemzői Budapest környékén (1999)
  • "Város az, ami magát annak nevezi" (2009)
  • From global economic crisis to armed crisis: changing regional inequalities in Ukraine (kunaŭtoro, 2014)

Fontoj redakti

Referencoj redakti