Zoltán Farkasdy [farkaŝdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkasdy Zoltán estis hungara inĝeniero, profesoro, arkitekto.

Zoltán Farkasdy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1923 (1923-02-07)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 1989 (1989-07-03) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Fasori Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Zoltán Farkasdy [1] naskiĝis la 7-an de februaro 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 3-an de julio 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Farkasdy frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en Teknikuniversitato József. En 1944 la studentaro estis portita al Germana Regno, en la sekva jaro li akiris diplomon. Post la 2-a mondmilito li ricevis arkitektan postenon en Danio. En 1947 li hejmenvenis kaj li finis la studojn, sed li laboris ankaŭ en privata laborejo kaj li instruis en la menciita universitato. Ekde 1949 li laboris en arkitekta instituto. En 1982 li atingis la instruan rangon universitata profesoro, ekde la sekva jaro li estis ankaŭ katedrestro en la teknikuniversitato. En 1963 kaj 1973 li ricevis signifajn arkitektajn premiojn, fine en 1988 premion Kossuth.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Sztálinvárosi Kórház (Hospitalo de Sztálinváros, (1958)
  • Gondolatok az Erzsébet híd megnyitásakor (1965)
  • Gondolatok az építészképzésről (Pensoj pri edukado de la arkitektoj), (1985)

Elektitaj projektoj redakti

Fontoj redakti