Zoltán Pongrácz [pongrAc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pongrácz Zoltán estis hungara komponisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto, pioniro de la hungara elektronika muziko, membro de Hungara Arta Akademio (1992).

Zoltán Pongrácz
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de februaro 1912(nun 1912-02-05)
en Hungario Magyardiószeg (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de aprilo 2007
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Utrecht • Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium
Familio
Edz(in)o Mária Mátyás
Infanoj 2
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Zoltán Pongrácz [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1912 en Magyardiószeg (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) nuntempa urboparto de Sládkovičovo en Slovakio, li mortis la 3-an de aprilo 2007 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Pongrácz maturiĝis en 1930, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1935. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Kodály. Li plulernis en Vieno de Rudolf Nilius, en Salzburg de Clemens Krauss, en Humboldt-Universitato en Berlino, fine en Universitato Utrecht de Gottfried Michael Koenig. En la jaroj 1940 kaj 1941 li estis helpekzercisto en Operejo de Budapeŝto, iom poste li estis dirigento kaj muzika reĝisoro de Hungara Radio. En tiu periodo li estis membro de Sagokruca Partio [2]. Post la 2-a mondmilito li instruis en muziklernejo de Debrecen, poste en la Muzikarta Altlernejo (1975 - 1995). Li ricevis ĉefe hungarajn premiojn inter 1939-2000. Li havis kunulinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Kryptothesiphon (1966, la unua elektronika komponaĵo)
  • Odysseus és Nausikaa (opero)
  • A Teknőkaparó legendája (oratorio)
  • Út omnes unum simt (oratorio)
  • Kossuth (kantato)
  • Szaxofonverseny (elektronika konĉerto)

Liaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Uz Bence (1938)
  • Semmelweis (1940)
  • És a vakok látnak (1942)
  • A két Bajthay (1944)

Liaj libroj redakti

  • Népzenészek könyve
  • Mai zene, mai hangjegyírás (1971)
  • Az elektronikus zene (1980)

Fontoj redakti

Referencoj redakti