Zoltán Rónai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónai Zoltán estis hungara politikisto, komisaro, advokato, ĵurnalisto, profesoro. Lia pseŭdonimo estis Vándor Zoltán.

Zoltán Rónai troviĝas en la antaŭlasta vico maldekstre la dua

Zoltán Rónai [1] naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1880 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de majo 1940 en Bruselo.

Biografio redakti

Zoltán Rónai devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en sia naskiĝurbo, poste li advokatiĝis. Li ankaŭ kontribuis en Népszava kaj en aliaj socialismaj gazetoj. En mezo de 1918 li edziĝis. Dum Kabineto Mihály Károlyi li profesoriĝis. En la frua 1919 li estis subministro, poste dum Revolucia Direktiga Soveto li estis komisaro (komprenu ministro) pri justico. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li rifuĝis al Vieno. Post jaroj li vivis en Francio, fine en Belgio. Li sinmortis, depost kiam Germana Regno atakis Belgion.

Fontoj redakti