SINKÓ Zoltán (ŝinko:) ekde 1990 Kolozsvári Sinkó estis rumanuja hungara humuristo, dramverkisto naskita en Kluĵo la 19-an de marto 1938 kaj mortinta en Vespremo la 19-an de oktobro 2002.

Zoltán Sinkó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1938 (1938-03-19)
en Kluĵo
Morto 19-an de oktobro 2002 (2002-10-19) (64-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Zoltán Sinkó akiris ateston pri matureco en sia naskiĝurbo en 1954 kaj li akiris diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo en 1960. Li instruis unu jaron en Diósad, poste du jarojn li estis liberprofesiulo kaj de 1965 li iĝis redakciulo de ĵurnalo Igazság. En 1990 li translokiĝis Hungarujon kaj li fariĝis kunlaboranto de gazeto Napló en Vespremo. En 1990 la Radio Kossuth elsendis lian aŭtoran vesperon kun titolo Mindenki jó, de a legjobb otthon (Ĉiuj estas bonaj, sed plej bone estas hejme).

Ĉefaj verkoj redakti

  • Kölcsönkönyv, humuraĵoj, parodioj, Bk., 1965;
  • Ravasz szavak, humuraĵoj, Bk., 1968;
  • Ortopéd kalap, humuraĵoj, Kvár, 1970;
  • Lik a légben, humumuraĵoj, Kvár, 1973;
  • Négylábú kacsa, farso, 1974. (Prezentita en Kolozsvári Állami Magyar Színház).
  • Ha a kaktusz kivirágzik, humuraĵoj, Kvár, 1978.
  • Abrak az agynak (humuraĵoj, Veszprém, 1998).

Fontoj redakti